Flago de Marilando

La flago de Marilando (subŝtato en Usono) konsistas el la heraldikaj flagoj de la familio de George Calvert, 1a Barono de Baltimoro. Temas pri la ununura el la flagoj de Usono kiu baziĝas sur la brita heraldiko. Ĝi estis adoptita de la ŝtato Marilando, oficiale, en 1904.

Flago de Marilando
Flago de Marilando
Flago de Marilando
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Oficialigo 25-a de novembro 1904
vdr

La dizajno kun la koloroj ora kaj negra de la flago estas la samaj de tiuj de la familio Calvert. Ili estis donitaj al Calvert pro atako al fortikaĵo dum batalo. La dizajno kun ruĝa kaj blanka koloroj estas tiu de la familio Crossland, familio de la patrino de Calvert, temas pri kruco. George Calvert adoptis blazonon kiu inkluzivis alternajn kvadratojn kiuj elstaras pro la koloroj de lia familio.

Marilando estis kolonio fondita de Cecil Calvert, 2a Barono de Baltimoro, tial la ŝtato uzas lian heraldikon.