Flago de Maroko

ŝtata flago

La nacia flago de Maroko (arabe علم المغرب) konsistas el ruĝa tuko kun nigrolima verda intertplektita stelo. Ruĝo havas konsiderindan historian signifon en Maroko, proklamante la devenon de la reĝa familio de la Profeto Mohamedo tra Fatima, la edzino de Ali ibn Abi Talib, la kvara kalifo. Ruĝa ankaŭ estas la koloro kiu estis uzita de la ŝerifoj de Mekao kaj la imamoj. De la 17-a jarcento kiam Maroko estis regita de la Alavita dinastio, la flagoj de la lando estis simple ruĝa. En 1915, dum la regado de Mulay Yusuf, la verda Sigelo de Salomono estis aldonita al la nacia flago. La sigelo estas interplektita neplenumita angulo, uzita kiel simbolo en juro por jarcentoj. Origine uzatis la kutima sesangula sigelo de Salomono, kiu baze estas la simbolo de judismo, sed jam en 1915 la sultano Jusef en dekreto precizigis ke la nacia flago enhavu verdan kvinpintan variaĵon de la sigelo de Salomono, kun unu pinto direktata ekzakte supren.[1] Dum Maroko estis sub franca kaj hispana kontrolo, la ruĝa flago kun la sigelo en la centro restis en uzo sed nur enlanda. Ĝia uzo ĉe maro estis malpermesita. Kiam sendependeco estis restigita en 1956, ĝi denove iĝis la nacia flago.

2:3
2:3
2:3
flago de 1915 (vidu tekste)

La 6-pinta stelo uzita en la origina maroka flago valida ekde 1915 ankaŭ estas konata kiel la Sigelo de Salomono aŭ la stelo de Davido. Ĝi estis elektita sur la maroka flago ĉar la 6-pinta stelo estas simbolo de vivo, saĝeco kaj bona sano, kutima por ĉiuj tri gravaj unudiaj religioj. La Sigelo de Salomono ankaŭ estis stampita sur la moneroj de 100 kaj 200 frankoj same kiel sur kelkaj Maĥzen-poŝtmarkoj ĝis 1954.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti