La flago de Montano (subŝtato en Usono) konsistas el la bildo de la ŝtata blazono de Montano en la centro de blua kampo. En la blazono, plugilo, ŝovelilo kaj pioĉo kuŝas en tipa kamparo de Montano fronte al la Grandaj Akvofaloj de rivero Misuro. Rubando enhavas la ŝtatan moton, Oro y plata ("oro kaj arĝento" en la hispana). La nuna flago estis adoptita en 1905, kaj la vorto Montana super la blazono estis aldonita en 1981. En 1985, la flago estis ree modifita por specifigi la uzatan skbrib-fonton Montana.

Flago de Montano
Flago de Montano
Flago de Montano
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ŝtata blazono en la centro sur blua fono kun la vorto "Montana".
Oficialigo 1-a de julio 1981
vdr