Flago de Mozambiko

ŝtata flago

Lanacia flago deMozambiko estis adoptita la 1-an de majo 1983. Ĝi inkludas la bildon de AK-47 kaj estas la nura nacia flago en la mondo kiu havas tian modernan fusilon.

La origina flago de Liberiga Fronto de Mozambiko, la partio en Nigrossa, ankaŭ havis verdan, nigran, kaj flavan horizontalan strion apartigitajn per blankaj strietoj. En la hisflanko estis ruĝa triangulo. La nigra, verda, kaj flava estis derivitaj de la flago de la Afrika Nacia Kongreso, uzita en Sudafriko. Post sendependeco la koloroj estis rearanĝitaj por formi la nacian flagon, en diagonaloj elirantaj el la supra hisflanko. Super tio estis blanka dentrado enhavanta la sarkilon, fusilon, libron, kaj stelon kiuj aperas sur la nuna flago. La flago estis ŝanĝita en1983. La koloroj estis aranĝitaj en horizontalaj strioj, kaj la stelo de Marksismo fariĝis pli granda. Proponoj por nova, ne-partia flago estis lanĉita. Verda signifas la riĉaĵon de la tero, la blankaj strietoj signifas pacon, nigra reprezentas la afrikan kontinenton, flava simbolas la mineralojn de la lando, kaj ruĝa reprezentas la lukton por sendependeco. La fusilo signifas defendon kaj atentemon, la malferma libro simbolas la gravecon de eduko, la sarkilo reprezentas la agrikulturon de la lando, kaj la stelo simbolas Marksismon kaj internaciismon.

La flago estas bazita sur la flago de la Mozambika Liberiga Armeo. Ĝi estis uzita por mallonga periodo post kiam la lando akiris la sendependecon de Portugalio. Ĝi aspektas kiel la nuna flago sed malhavanta la emblemon.