Flago de Nikaragvo

La nacia flago de Nikaragvo estis adoptita la 27-an de aŭgusto 1971. Ĝi estas bazita sur la flago de Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko kaj inspirita de la argentina flago. La flago de Nikaragvo hodiaŭ uzata estas la plej simila al tiuj uzitaj de la ŝtatoj iamaj provincoj de Centrameriko. La triangulo, vulkanoj, altiĝanta suno, Kapo de Libereco, kaj ĉielarko ĉiuj aperis sur la origina emblemo.

Proporcioj 3:5

La blazono uzita hodiaŭ enhavas la nomon de la ŝtato, "República de Nicaragua", dum en 1823 la titolo estis "Provincias Unidas del Centro de América". La decido reveni al la emblemoj uzitaj antaŭe estis prenita en 1908 kaj montris la dezirojn de Nikaragvo por la renaskiĝo de la politika unuiĝo formita de la 5 nacioj. La 5vulkanoj reprezentas la originajn 5 membroŝtatojn kaj la sunradioj kaj la ĉielarko estas simboloj de la brila estonteco.