Flago de Serbio

Serba Nacia Flago

La flago de Serbio estas trikolora ruĝo-blu-blanka kun la tutslavaj koloroj, kun tri samgrandaj horizontalaj kampoj, ruĝa supre, blua meze kaj blanka malsupre, kaj la blazono de Serbio centrita vertikala kaj lokita maldekstre je unu sepono de la flaglongo [1]. Ĝi estis adoptita la 2an de februaro 2008[2].La sama trikolora, en nombro de variantoj, estis la flago de Serbio tra historio, kaj krome estas la nacia flago de Serboj.

oficiala flago
flago por publika uzado (sen blazono) kaj ankaŭ flago de serboj

Ofte troviĝas kombine kun alia serba simbolo:

  • La blanka dukapa aglo, kiu estis dum la Mezepoko la blazono de la Familio de la Nemanjić.
  • La Serba Kruco (Srpksi krst), greka kruco enhavante ĉiuangule po literon C, kiu signifas cirile SAMO SLOGA SRBINA SPASAVA (Nur Solidareco Savas la Serbojn), ĝenerale sur ruĝa fono.

La aglo, kaj la kruco, krom la fakto ke ili konstituis la bazon de diferencaj serbaj blazonoj tra la historio, estas same la simbola fundamento de multaj serbaj institucioj, kiel politikaj partioj, organismoj kaj entreprenoj.

Blazono de la Serba Respubliko, parto de Bosnio-Hercegovino.

Historio redakti

La tri koloroj estas ekzemple en la Flago de Rusio, ŝtato ankaŭ de ĉefe slava popolo. Estas legendo, ke dun la unua insurekcio de serboj kontraŭ turkoj, ili sendis delegitaron al Rusio por peti helpon. Laŭ unua versio, ili ĝin ricevis kaj danke uzis la samajn kolorojn sed inverse. Laŭ dua versio, ili ne ricevis ĝin kaj por ĝeni la rusojn uzis iliajn kolorojn, sed inverse.

La Regno de Serbio uzis inter 1882 kaj 1918 la saman trikoloran flagon kun ties blazono.

Post la Dua Mondmilito kaj ĝis 1991, la flago de la Socialisma Respubliko de Serbio ene de la Socialisma federacia respubliko Jugoslavio konservis la kolorojn, sed anstataŭis la blazonon per ruĝa stelo lak la ŝildon de Serbio per ŝildo de kvar C sed sen kruco. Inter 1991 kaj 2004, la Respubliko de Serbio ene de la Federala Respubliko de Jugoslavio ne uzis jam la ruĝan stelon. Oni ŝanĝis la proporciojn kaj oni aldonis la blazonon de Serbie en 2004. La 5a junio 2006, Serbio proklamis sian sendependecon de Serbio kaj Montenegro post la sendependo de Montenegro. La 8-an de junio 2006, oni uzis la unuan fojon tiun flagon ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Bildaro redakti

Notoj redakti