La nuna formo de la nacia flago de Slovakio estis adoptita de la konstitucio de Slovakio, kiu estis aprobita la 3-an de septembro 1992. La flago, ofte kiel aliaj slavaj nacioj, uzas la kolorojn blanka, blua kaj ruĝa.

La flago de Slovakio en la nuna formo (sed kun alia blazono sur ĝi) povas veni de la revolucia jaro 1848. Ĝi ankaŭ estis uzita duonoficiale en Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito, fare de la Slovaka ŝtato, kaj finfine adoptita (sen la blazono) la 1-an de marto 1990 kiel la flago de Slovakio ene de Ĉeĥoslovakio. La blazono estis aldonita la 3-an de septembro 1992 kaj speciala leĝo priskribante la detalojn de la flago estis adoptita en februaro 1993.