Flago de Sud-Afriko

ŝtata flago

La nuna flago de la Respubliko Sud-Afriko estis adoptita la 27-an de aprilo 1994, dum la parlamenta balotado. Nova nacia flago estis adoptita por reprezenti la novan demokration.

La flago havas samlarĝajn horizontalajn striojn el ruĝo (supre) kaj bluo (malsupre), apartigitaj de centra verda strio kiu disfendiĝas en horizontala "Y" formo, kies brakoj finiĝas ĉe la anguloj de la his-flanko (kaj sekvas la diagonalojn de la flago). La Y ampleksas nigran triangulon de kiu la brakoj estas apartigitaj de mallarĝaj flavaj strioj. La ruĝaj kaj bluaj strioj estas apartigitaj de la verda strio kaj ĝiaj brakoj per mallarĝaj blankaj strioj.

Laŭ oficialaj sudafrikaj registaraj informoj, la sudafrika flago estas "resumo de ĉefelementoj de la historio de la lando". Tri el la koloroj - nigra, verda kaj flava - estas trovitaj en la flago de la Afrika Nacia Kongreso. La aliaj tri - ruĝa, blanka kaj blua - estas uzitaj en la moderna flago de Nederlando kaj la flago de Britio. La koloroj blanka kaj blua ankaŭ estis trovitaj en la malnova flago de Sudafriko.

Vidu ankaŭ redakti