Flago de Taĝika Soveta Socialisma Respubliko

La flago Taĝika SSR estis adoptita la 20-an de marto 1953.

Flago de Taĝika SSR

La flago de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun blanka strio en la centro kaj verda strio sub ĝi (kiuj reprezentas la produktadon de kotono kaj aliaj agrikulturaj produktoj, respektive), kun la oritaj marteloj kaj rikoltilo, kaj la orrandan stelon ĉe la supro de la kantono.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la ora rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, super la oraj cirilaj karakteroj РСС Тоҷикистон (RSS Toĝikiston) - la nomo de lando en taĝika kaj Таджикская ССР (Taĝikskaja SSR) - la nomo de lando en la rusa.

Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis la sama, sed la unua vico de karakteroj estis en latinaj karakteroj (RSS Tocikiston).

Inter la 4-a de julio 1935 kaj 1937, la flago estis la sama, sed sen la rikoltilo kaj martelo. Inter la 25-a de februaro 1931 kaj julio 1935, la flago estis la sama, sed sen la cirilaj karakteroj. La unua flago de la Taĝika Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 23-an de februaro1929, kaj estis ruĝa kun la blazono en la pintangulo.