Flago de la Respubliko de Ĉinio

la ŝtata flago de la Respubliko Ĉinio (Tajvano)
(Alidirektita el Flago de Tajvano)

La Flago de la Respubliko de Ĉinio aŭ neformale flago de Tajvano estis unuafoje uzita en kontinenta Ĉinio fare de la politika partio Kuomintango en 1917 kaj fariĝis la oficiala flago de la naciisma partio en 1928. Ĝi estis konsekrita en la 6-a artikolo de la Konstitucio de la Respubliko de Ĉinio kiam ĝi estis promulgita en 1947. Ekde 1949, la flago estas plejparte uzita ene de Tajvano kien la Respubliko Ĉinio translokiĝis post la perdo de la Ĉina Revolucio.

En la ĉina, la flago estas ofte priskribita kiel "Blua Ĉielo, Blanka Suno kaj Ruĝa Tero". La blanka suno sur blua kvadrato estas la ŝtata emblemo de la Respubliko de Ĉinio.

Vidu ankaŭ redakti