La flago kun neĝaj leonoj, komune nomita « Tibeta Flago », estas nun la emblemo de la Tibeta estraro en ekzilo, bazita en Dharamsala Barato. Kiel aliaj provincoj en Ĉinio, Tibeto (Xīzàng) ne havas propran flagon.

historia flago Malnova milita flago de Tibeto, malpermesita en Populara Respubliko de Ĉinio, ĝi estas uzita de Tibeta estraro en ekzilo.

Milita kaj nacia flago de Tibeto (1912-1959) redakti

La flago kun neĝaj leonoj estis kreita de 13-a Dalai Lamao en 1912 el diversaj emblemoj venintaj el la epoko de la reĝo Songtsen Gampo je la 7-a jarcento. Ĝi utilis kiel milita flago de Tibeto inter 1912 kaj 1951. La unuan fojon kiam ĝi aperis oficiale estis en 1947 dum kunveno de pluraj aziaj landoj.

Flago de Ĉina Respubliko (1912-1928) redakti

 
  Flago de la Ĉina Respubliko (1912-1928)

La flago nomita « Kvin etnoj en saman union » estis la unua flago de la Ĉina Respubliko. Ĝi estis uzita ĉefe en Ŝanhajo kaj orientaj kaj nordaj regionoj de Ĉinio ĝis 1928.

Tibeta etno estis reprezentita de la nigra strio[1][2].

Popola respubliko de Ĉinio (1949-hod.) redakti

 
Flago de la Popolrespubliko de Ĉinio, oficiala flago de Tibeto

Estanta parto de Ĉinio, la aŭtonoma regiono de Tibeto ne havas apartan flagon, tiu de Ĉinio oficialas. Diversaj klarigoj ekzistas pri la simbolo de la kvin steloj. Laŭ libro publikigita en 1997 — The national flag of The People's Republic of China —, la granda stelo reprezentas la komunistan Partion de Ĉinio kaj la etaj, la kuniĝon de la etnoj de la lando[3].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. China Republic national flag, 1912-1929, Flags of The World.
  2. Henry George Wandesforde Woodhead, The China year book. Shanghai, North-China Daily News & Herald, 1912. (p. 149)
  3. The national flag of The People's Republic of China (Beijing: Morning Glory Publishers, 1997), citita en Flags of the World