Flagoj de Aŭtosporto

Flagoj estas uzataj en aŭtosporto por tradoni specialajn signalojn.

Verda flago indikas la komencon de la kurado, aŭ la rekomencon post flava aŭ ruĝa flago.

Flava flago estas averto, ke ekzistas danĝera situacio en la kurejo, kaj ĉiuj aŭtoj devas malrapidiĝi kaj enviciĝi malantaŭ la gvidaŭto, ĝis la montro de verda flago.

Ruĝa flago signifas ke la kurado devas ĉesi tuj, kaj ĉiuj aŭtoj devas halti, kutime pro pluvo aŭ por ripari sekurecan barilon post akcidento. Dum montro de la ruĝa flago, la teamoj ne rajtas ripari la aŭtojn aŭ prizorgi ĝin iel ajn.

Nigra flago indikas al iu specifa ŝoforo por ke tiu iru por paroli kun kontrolisto pri iu problemo, aŭ por ricevi parolan averton pri ebla puno, aŭ ja ricevi punon. Kutime, du nigraj flagoj en unu evento senkvalifikigas.

Nigra flago kun blanka ikso estas montrata al ŝoforo kiu malagnoskas nigran flagon. La kontrolistoj ne plu mezuras la progreson de la aŭto de tiu ŝoforo. Se ŝoforo malagnoskas la nigran flagon kun blanka ikso, tiu kutime senkvalifikiĝas.

Blua flago kun diagonalo oranĝa estas montrata al pli malrapidaj ŝoforoj, por peti ke ili ne bloku la progreson de pli rapidaj aŭtoj kiuj venas por pasi.

Blanka flago estas montrata je komenco de la fina ĉirkaŭo, por indiki ke la kurado finiĝos post tiu ĉirkaŭo.

Ŝaktabula flago indikas ke kurado finiĝas. La unua aŭto kiu transiras la finlinion estas la venkanto. La kontrolistoj nun notas ĉies poziciojn por la fina rezulto.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.