Flamĵetilo estas militista ataka armilo, kiu elĵetas flamantan oleon aŭ densigitan dizeloleon al la malamikaj celobjektoj. Ĝi estis ekuzita dum la Unua Mondmilito kaj forte uzata dum la Dua Mondmilito kaj en postaj mondoregionaj konfliktoj. Tiu flamĵetilo havis unu aŭ plu ĵetaĵujojn kaj ujon por grandprema gaso. La flamaĵon premis la gaso en la movebla ĵet-tubo, kies faŭko (fino) situis ekbruliga konstruo. La atingopovo de la homportebla versio estas ĉirkaŭ 40 m, unu ĵeto daŭras ĉirkaŭ 10 sekundojn. La sur kirasaŭton muntitaj versioj havis atingopovon de 90 m kaj povis ĵeti la flamon dum 1 minuto. La plej grandan efikon ĝi atingis, kiam oni ĵetis per ĝi multfoje dum mallongaj tempoj.

Japana soldato pafante per Flamĵetilo Tipo 93.

Historio redakti

Oni povas rigardi antaŭulo la grekan fajron en la Antikvo. La modernaj flamĵetiloj aperis en Germanio dum la 1900-aj jaroj, kiam la germana armeo elpvovis du versiojn. Tiujn planis Richard Fiedler; la pli malgranda ĵetis flamantan oleon je ĉirkaŭ 18 m, la alia pli peza havis atingopovon de 36 m dum 40 sekundoj. La germana armeo uzis ilin surprize en 1915 kontraŭ ententaj trupoj en Francio. La atingitan forpelon de la malamikaj soldatoj, la germanoj ne povis eluzi, kaj post la flamĵetila atako baldaŭ restis la fronto tie, kie ĝi antaŭ la atako estis.

La angla kaj franca armeoj baldaŭ evoluigis siajn proprajn flamĵetilojn. La flamĵetiloj de la unua mondmilito servis fakte nur kiel timigo de la malamikaj soldatoj. Dum la Dua Mondmilito, ĉiu batalanto uzis la homporteblajn kaj la almuntitajn flamĵetilojn. Ili estis teknike pli maturaj ol tiuj de Fiedler, sed funkciis sammaniere, la efikeco estis pli granda.

La flamaĵo de la britaj kaj usonaj flamĵetiloj estis la napalmo (benzino kun acida miksaĵo), kiu brulas en alta temperaturo kaj adheras sur ĉiu, kun kiu ĝi kontaktas. La timiga materialo neniigis ĉiun kamuflaĵon kaj kaŝigaĵon. Oni uzis ĝin tre efike dum la Dua Mondmilito kontraŭ la japanaj soldatoj en la ĝangalo, poste en la vjetnama milito.