Flamborough Head (flæmbərə-brə ) estas promontoro de marborda longo de 13 kilometroj ĉe la marbordo de Jorkŝiro en Anglio, inter la golfetoj de Filey kaj Bridlington de la Norda Maro, proksimume 70 kilometrojn nordokcidente de la urbo York. Temas pri kretoŝtona kruta marbordo, kun pure blankaj klifoj.

klifoj ĉe Flamborough Head
La kreta turo proksime de Flamborough Head. Konstruita en 1669, ĝi estas la plej malnova komplete postvivanta lumturo en Anglio

Supre ĝi havas du lumturojn, la plej malnova datiĝanta de 1669 kaj Flamborough Head Lighthouse konstruita en 1806. La pli malnova lumturo estas la plej malnova komplete postvivanta lumturo en Anglio.

La klifoj havigas nestojn al multaj miloj da marbirdoj, kaj konsideratas inter la plej taŭgaj lokoj por birdumo en Eŭropo. Krome ili estas internacie konataj pro sia geologio.