Flandra Ligo Esperantista

Flandra Ligo Esperantista estis Esperanto-asocio fondita en Gento la 18-an de majo 1930. En 1962 la ligo silente mortis kaj donis vivon al la nove fondita Belga Esperanto-Federacio. En 1976 naskiĝis Flandra Esperanto-Ligo, kiun oni iasence, kvankam ne jure, povas konsideri posteulo de Flandra Ligo Esperantista.

Historio redakti

Ekde julio 1929 en Antverpeno aperis, prizorgate de la Flandrema Grupo Esperantista, la periodaĵo "Flandra Esperantisto". La publikigo de ĉi tiu monata revuo decidigis pri la fondo de Flandra Ligo. Je Pentekosto 1930, en Antverpeno, la 1-a Flandra Kongreso de Esperanto firme starigis sian propran ligon kun advokato Jozef Muys kiel prezidanto, Edgard Verheyden kiel sekretario kaj Bernard Bassleer kiel kasisto. Flandra Esperantisto de tiam fariĝis ĝia oficiala organo, kun Jan Van Schoor kiel ĉefredaktoro. Dum tiu kongreso oni ankaŭ skizis la statutojn de la nova Ligo, kiuj ricevis definitivan formon la 11-an de sept. en Gento. Art. 2 mencias, ke Flandra Ligo Esperantista (FLE) celas: propagandi Esperanton inter la flandroj, konigi ĉe la aliaj popoloj la kulturstaton flandran; akceli la mondpacon laŭ sia povo. Montriĝis baldaŭ la neceso havi ankaŭ propran librejon. Tiucele, la 30-an de novembro 1930, f-ino J. Terryn el Gent kaj Gerard Debrouwere kaj Alb. Cognie el Kortrijk (Kortrejko) fondis societon Flandra Esperanto-Instituto (FEI), leĝe registrita. La akcioj de FEI ne donis rentumon. La profitoj servis por la Esperanto-informado.

Funkciuloj redakti

Prezidantoj redakti

  • Jozef Muys 1930-5-18 - 1932-10-1
  • Jan Van Schoor 1932-10-1 - 1932-6-26
  • Leo Calloens 1932-6-26 - 1935-9-22
  • Hendrik Rainson 1935-9-22 - 1939-1-22 (petis anstataŭigon)
  • Emile Cortvriendt 1939-7 - 1939-12-17
  • Theo van Gindertaelen 1939-12-27 - 1949-11-6 (Theo van Gindertaelen oficiale restis prezidanto dum la tuta milito, sed malmulte povis aktivi. La 25-an de novembro 1941 li skribis al siaj kolegoj estraranoj: "Hodiaŭ posttagmeze vizitis min la germana Sicherheitspolizei, kiu pridemandis min, kiel prezidanton de la Flandra Ligo Esperantista. Ĝi komunikis min, ke estis malpermesite eldoni la ‘Komunikojn’, ĉar eĉ por tio permeso estas bezonata."
  • Gerard Debrouwere 1949-11-6 - ?

Vicprezidantoj redakti

Agado redakti

El la agado de FLE ni mencias precipe publikigon de Esperanto-kurso en Toerisme, organo de Vlaamse Toeristenbond (Flandra Turista Asocio), havanta tiam 145 000 membrojn. La programo de la Popoluniversitato "Herman Van den Reeck" en Antverpeno mencias Esperanto-kurson. Inter la studentoj de la Genta ŝtatuniversitato okazis vigla propagando kaj kerno estas starigita.

Kongresoj redakti

La kongresoj de FLE okazis en la jenaj lokoj:

  1. Antverpeno 1930 (7-a ĝis 9-a de junio)
  2. Aalst 1931 (23-a - 24-a de majo)
  3. Kortrijk 1932 (Pentekosto, 14-a ĝis 16-a de majo)
  4. Mechelen 1933 (3-a ĝis 5-a de junio)
  5. Oostende 1934 (Pentekosto, 19-a ĝis 21-a de majo)
  6. Bruselo 1935 (8-a ĝis 10-a de junio)
  7. Gento 1936 (Pentekosto, 30-a de majo ĝis 1-a de junio)
  8. Leuven 1937 (Pentekosto, 15-a ĝis 17-a de majo))
  9. Bruĝo 1938 (4-a ĝis 6-a de junio)
  10. Antverpeno 1939 (27-a ĝis 29-a de majo)[1]
  11. Bruĝo 1946 (8-a ĝis 10-a de junio)
  12. Meĥleno 1947 (24-a ĝis 26-a de majo)
  13. Blankenberge 1948 (15-a ĝis 17-a de majo)
  14. Gento 1949 (4-a ĝis 6-a de junio)
  15. Oostende 1950 (27-a ĝis 29-a de majo)
  16. Hilversum 1951 (12-a ĝis 14-a de majo, en Flandra Esperantisto anoncita kiel Unua Beneluksa Kongreso FLE-LEEN)
  17. Roterdamo (anstataŭ Antverpeno kie estis planita) 1952 (31-a de majo ĝis 2-a de junio, Dua Komuna Kongreso Fl.L.E.-L.E.E.N.)
  18. Antverpeno 1953 (23-a ĝis 25-a de majo, Unua Beneluksa Kongreso kune kun Nederlanda Esperanto-Asocio L.E.E.N. kaj Reĝa Belga Ligo Esperantista, organizita de Maurice Jaumotte kaj Henri Sielens)
  19. Lieĝo 1954 (5-a gis 7-a de junio, Dua Beneluksa Kongreso, samtempe 38-a Belga Kongreso)
  20. Utreĥto 1955 (28-a ĝis 29-a de majo, Pentekosto), Tria Beneluksa Kongreso, samtempe 39-a Belga Kongreso kaj jubilea LEEN-Kongreso)
  21. Gento 1956 (19-a ĝis 21-a de majo, Kvara Beneluksa Kongreso, samtempe jubiliea 40-a Belga Kongreso kaj LEEN-Kongreso)
  22. Eindhoven 1957 (8-a ĝis 10-a de junio, Kvina Beneluksa Kongreso, samtempe 41-a Belga Kongreso)
  23. Harlemo 1959 (16-a ĝis 18-a de majo, Sesa Beneluksa Kongreso, samtempe 42-a Belga Kongreso)
  24. Namuro 1961 (20-a ĝis 22-a de majo, Sepa Beneluksa Kongreso, samtempe 43 Belga Kongreso; dum tiuj kongresoj okazis interparoloj pri reunuigo de la belga Esperanto-movado)

Dum 1958 (Mondekspozicio en Bruselo) kaj 1960 (Universala Kongreso en Bruselo) verŝajne ne estis landaj kongresoj.

De la 9-a ĝis la 11-a de septembro 1983 okazis kongreso de Flandra Esperanto-Ligo (sen vica numero) en Leuven. Kvarpaĝa raporto de Jan Bovendeerd pri ĝi aperis en la FEL-revueto Informilo, julio-septembro 1983. En Aalst okazis de la 31-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1984 la Dua Flandra Kongreso de Esperanto. Pri ĝi ekzistas kongresa libro. Tria flandra kongreso okazis de la 29-a ĝis la 31-a de aŭgusto 1986 en Blankenberge, kaj kvara de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 1988 en Gento.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La kongreslibro de la deka (jubilea) kongreso enhavas detalajn raportojn pri la pasintaj naŭ kongresoj.
  2. Krantenartikel "De Stad" van vrijdag 13 juni 1930 (paĝo 294), FelixArchief, Antwerpen, bundel 2233-9

Bibliografio redakti

  • 1939 : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantista, Antwerpen, 98 p.