La esprimo, ĝia deveno kaj eblaj esperantigoj redakti

"Flato kaj bato" estas esperantigo de la anglalingva esprimo "carrot and a stick" (laŭvorte ankaŭ "karoto kaj bastono", kaj simile en multaj lingvoj, kiel la hispana kaj la ĉina; la hungara esprimo sonas laŭvorte "mielŝnuro kaj skurĝo").

 

Almenaŭ en la angla, ekzistas du interpretoj por la esprimo: aŭ temas pri "carrot ON a stick" ("stango KUN karoto / karoto FINE DE stango", t.e. truko por trompe antaŭenlogi bruton); aŭ pri "carrot AND a stick", nome "(politiko, taktiko ktp) de karoto KAJ stango/bastono" (t.e. oni logas per karoto sed samtempe minacas per eventuala puno).

Laŭ la opinio de Joxemari Sarasua, eble sufiĉas la zamenhofa paro "flato kaj bato", laŭ plurlokaj aperoj en la Proverbaro Esperanta (= pe):

  • "uzi monon kaj admonon kaj flaton kaj baton" [pe 876.03]
  • "esperis flaton, —ricevis baton" [pe 883.02 ]
  • "batu malbonulon, li vin flatos, —kisu, li vin batos" [pe 323.06]
  • "komenci per flato kaj fini per bato" [421.01]

Oni do povas diri "politiko de flato kaj bato", aŭ pli vastasence "doni jen flaton jen baton".

La etimologio de ĉi tiu esprimo malklaras, sed ŝajnas, ke ĝi montriĝas sufiĉe internacia.

Politiko de flato kaj bato redakti