Flava febro en Bonaero

La epidemioj de flava febro en Bonaero okazis en 1852, 1858, 1870 kaj 1871.[2] Tiu lasta iĝis katastrofo kiu mortigis proksimume la 8% de la bonaera loĝantaro: en urbo kie normale la nombro de ĉiutagaj mortoj ne atingis 20, dum kelkaj tagoj mortiĝis pli ol 500 personoj,[3] kaj oni povis kalkuli totalon proksimuman de 14 000 mortoj pro tiu kaŭzo.[4]

Juan Manuel Blanes Un episodio de la fiebre amarilla en Buenos Aires (1871) Olepentraĵo sur tolaĵo, 230 x 180 cm Museo Nacional de Artes Visuales[1]

Disvolviĝo redakti

Ofte tiu malsano estis alveninta al la urbo pere de la ŝipoj kiuj alvenis el la marbordo de Brazilo, kie ĝi estis endemia.[2] Tamen, la epidemio de 1871 ŝajne devenis el Asunción del Paraguay, portita de la argentinaj soldatoj kiuj revenis el la Milito de la Trilanda Alianco;[5] ĉar jam okazis en la urbo Corrientes.[6] En la plej terura momento, la bonaera loĝantaro malpliiĝis al malpli ol la triono, pro la foriro de kiuj abandonis la urbon por klopodi fuĝi el la epidemio.[2]

Kelkaj el ĉefaj kaŭzoj de la disvastigo de tiu malsano, transmitita de la moskito Aedes aegypti, estis la jenaj:[7]

  • la nesufiĉa liverado de trinkebla akvo;
  • la poluado de akvotavoloj pro homa rubo;
  • la klimato kaj varma kaj malseka somere;
  • la malsanigo de la loĝostilo, sen sansistemo, ĉefe ĉe negroj, kaj, ĉefe ĉe la epidemio de 1871, de la malriĉaj enmigrintoj eŭropaj kiuj senĉese alvenis al la plej suda zono de la urbo;
  • la salejoj kiuj poluis la Riachuelo nome suda limo de la urbo, la plenigo de malaltaj terenoj per rubo kaj la kutimo forĵeti rubn al la rojoj.

La plago de 1871 konscienciĝis la aŭtoritatojn por nepra neceso plibonigi la kondiĉojn de higieno de la urbo, por starigi reton de distribuado de trinkebla akvo kaj por konstrui kloakojn kaj elfluajn kanalojn.[8]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. http://mnav.gub.uy/cms.php?o=0077 Juan Manuel Blanes, Museo Nacional de Artes Visuales. «Un episodio de la fiebre amarilla en Buenos Aires». Konsultita la 12an de februaro de 2013..
  2. 2,0 2,1 2,2 Howlin, Diego (oktobro de 2004). «Vómito Negro, Historia de la fiebre amarilla, en Buenos Aires de 1871». Revista Persona n° 34. Konsultita la 21an de aŭgusto de 2012. http://www.revistapersona.com.ar/Persona34/34DHowlin.htm
  3. Scenna, Miguel Ángel (1967). Fiebre amarilla en Buenos Aires. Revista Todo es Historia. Nº 8 (diciembre). paĝo 19.
  4. Scenna, paĝo 27.
  5. Scenna, paĝo 12.
  6. Alaniz, Rogelio (15a de julio de 2009). «La fiebre amarilla de 1871». El Litoral. Konsultita la 21an de aŭgusto de 2012. http://www.ellitoral.com/index.php/diarios/2009/07/15/opinion/OPIN-04.html Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Crego, Mabel Alicia. «Historia de la epidemia de fiebre amarilla de 1871». En San Telmo y sus alrededores. Konsultita la 21an de aŭgusto de 2012. http://www.ensantelmo.com.ar/vernota.php?id=517 Arkivigite je 2014-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
  8. José Luis Romero; Luis Alberto Romero (1983). Buenos Aires, Historia de cuatro siglos. Buenos Aires: Abril.

Bibliografio redakti

  • Scenna, Miguel Ángel (1967). Fiebre amarilla en Buenos Aires. Revista Todo es Historia. Nº 8 (diciembre).
  • Diario de la Epidemia de Mardoqueo Navarro, publikita en aprilo de 1894 en Anales del Departamento Nacional de Higiene, Nº 15, IV, laŭ titolo de Fiebre Amarilla, 10a de aprilo de 1871.
  • Crónica Histórica Argentina, Tomo IV, (1968) Editorial CODEX.
  • Julio A. Luqui Lagleyze (1998). Buenos Aires: Sencilla Historia, La Trinidad. Librerías Turísticas. ISBN 950-99400-8-9.
  • José Luis Romero y Luis Alberto Romero, Buenos Aires, historia de cuatro siglos. Editorial Abril, 1983.
  • La ciudad del Tango: Fiebre amarilla en Buenos Aires, de Ángel Pizzorno. Centro Cultural de la Cooperación. [1] Arkivigite je 2012-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Vómito Negro, Historia de la fiebre amarilla, en Buenos Aires de 1871" de Diego Howlin, Revista Persona. [2]
  • Historia de las Organizaciones de Socorro, la epidemia en Buenos Aires de Ángel Jankilevich.
  • La Iglesia en Buenos Aires durante la epidemia de fiebre amarilla de 1871 según Diario de la epidemia de Mardoqueo Navarro, de Jorge Ignacio García Cuerva. [3]