La flava genciano (G. lutea) apartenas al la genro genciano (Gentiana).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flava genciano

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Gencianacoj Gentianaceae
Genro: Genciano Gentiana
Specio: G. lutea
Gentiana lutea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 

La flava genciano estas 50 – 140 cm alta, grizverda, forta staŭdo. La folioj staras kontraŭstarantaj kaj kun 5 – 7 arkoformaj nervoj kaj en stipuloj. La floroj etas orflavaj, tigetaj kaj staras en 3–10-floraj ŝajnumbelo, kiu kreskas en akseloj de la supraj folioj.

La planto kreskas tre malrapide kaj floras nur unuafoje en aĝo de 10 jaroj, sed povas vivi ĝis 40–60 jarojn. La floroj – kompare al aliaj gencianaj specioj – estas tre simple konstruitaj kun malferme proponita nektaro.

vivlokoj redakti

La specio disvastixgis en la Alpoj kaj aliaj montaroj de Mez- kaj Sud-Eŭropo. La flava genciano ŝatas la kalkoriĉan grundon kaj preferas kampojn, valojn ĝis alto de 2.500 m.

Uzo redakti

La radiko – ofte longas 1m – estas karnece dika kaj riĉa je sukeroj (ekz. genciobiozo) kaj al valora amaraĵoj (gencianopikrino kaj amarogentino). La lasta protektas la planton pro besta nutrado. La radiko uzatas kiel medikamento por ekz. plibonigi apetiton en likvaĵoj kiel amarbrando kaj brando.

Por produkti la gencianan brandon, oni uzas tiun ĉi specion (malofte aliajn altkreskajn speciojn kiel ekz. G. punctata), ĉar tiu entenas la plej grandan kvanton el amaraĵo. La ekstrakto havas amaran guston eĉ en akva mladensigo je 1:200.000.

En popola medicino ĝi uzatas kiel kuracplanton kontraŭ febro, artito, hipoĥondrio, malario, intesta parazito kaj alkoholismo.

Ceteraj redakti

La planto estas protektita. Neflorante, ĝi estas simila al blanka veratro.