La Flavastria vireo, Vireo carmioli, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de altaj teroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavastria vireo
Flavastria vireo
Flavastria vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Vireo carmioli
(Baird, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu vireo loĝas el 2000 m al la arbarlimo en la kanopeo de montara arbaro, foje manĝante en subkreskaĵaro aŭ alta duaranga arbaro. La malgranda tasforma nesto estas konstruita en forko de malgranda branĉo 3–20 m alte en arbo aŭ arbusto kaj la ovodemetado estas de du malhelpunktitaj blankaj ovoj. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.

Flavastria vireo

Plenkreskulo de Flavastria vireo estas 11.5 cm longa kaj pezas 13 g. Ĝi havas olivverdecajn suprajn partojn kaj nigrecajn flugilojn kun du flavaj flugilstrioj. Estas tre rimarkinda flaveca superokula strio kiu kuniĝas al interrompita blanka okulringo, kaj kiu nomigas la specion, iom simila al tiu de la Kariba vireo sed multe pli larĝa kaj kun pli malgranda similkolora subokula strieto. La gorĝo estas blanka kaj la subaj partoj estas palflavaj kun iom da oliveca koloro en flankoj. Junuloj estas pli brunaj supre kaj havas tre palflavajn subajn partojn.

Flavastriaj vireoj manĝas araneojn kaj insektojn kiujn ili kaptas el la arba foliaro, kaj ankaŭ manĝas malgrandajn fruktojn. Ili kuniĝas al miksitaj kunmanĝantaroj aŭ akompanas ekzemplerojn de Fajrgorĝa parulio.

La Flavastria vireo havas nazecan alvokon nit kaj la kanto estas altatrena virii ĉiĉu ĉajii; virii virii ĉiju; virii ŭiĉum viriii.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50990, Vireo carmioli, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4