La Flavbekkukolo (Ceuthmochares aereus) estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbekkukolo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Ceuthmochares
Specio: C. aereus
Ceuthmochares aereus
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio estas foje konata kiel Verda malkohao. Ĝi estas unutipa ene de la genro Ceuthmochares. Estas tri subspecioj kiuj montras kelkajn diferencojn en plumarkoloro; ĉiu subspecio havas grizecajn ventron, kapon kaj gorĝon, sed la nomiga subspecio C. aereus aereus havas bluverdecajn voston, flugilojn kaj dorson, C. aereus australis havas verdajn voston, flugilon kaj dorson kaj C. aereus flavirostris havas bluajn voston, flugilojn kaj dorson. Ĉiu subspecio havas ege flavan bekon kiu nomigas la specion. La specio estis foje disigita en du specioj, la norda specio kiel Babila flavbekkukolo C. aereus kaj la suda specio Fajfa flavbekkukolo, C. australis.

Disvastiĝo redakti

Ĝi havas ampleksan distribuadon tra la tropika ĉiamverda arbaro de Afriko, inkludante okcidentan kaj centran Afriko, kaj la suba marbordo de orienta Afriko el Kenjo ĝis Sudafriko. Ties teritorio ampleksas ekde densa arbaro al rivera arbaro kaj arbarbordoj, krom eta loĝantaro en Etiopio kiu vivas en sekega arbustejo. En arbaro ĝi tipe vivas en subbranĉaro inter 8 kaj 30 m.

Kutimaro redakti

La Flavbekkukolo manĝas ĉefe insektojn, ĉefe raŭpojn, skarabojn, saltulojn kaj grilojn; ili povas manĝi ankaŭ ranojn, limakojn, fruktojn, semojn kaj foliojn. Ili moviĝas tra la interplektita vegetalaro kun serioj de etaj saltetoj, prenante predojn dum veturado. Ili povas akompani aliajn birdojn kaj sciurojn, prenate la insektojn fuĝintajn el tiuj.

Malkiel aliaj kukoloj la Flavbekkukolo ne estas nestoparazito, anstataŭe ĝi zorgas sain propran idaron. La reprodukta kutimaro estis observita ĉe la suda subspecio (australis): masklo kaj ino frontas unu la alian, unue movadante siajn vostojn el flanko al flanko kaj poste malfermante ilin. La masklo krome dediĉas sin al donacado, prezentante al la ino predojn, por poste kovri ŝin kaj manĝigi ŝin dum la kovrado. La ino demetas du kremoblankajn ovojn en nesto konsistanta el amaseto de branĉetoj kaj bastonetoj ĉirkaŭ 2-5 m super la grundo. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn.

La Flavbekkukolo estas nekomuna specio kaj estas rare observita pro sia sekretema kutimaro. Tamen ĝi ne estas konsiderata minacata, kaj estas listita kiel malpli zorgiga de la IUCN.

Referenco redakti