La Flavbrova paruo (Sylviparus modestus) estas specio de birdo de la familio de Paruedoj. Ĝi estas monotipa ene de la genro Sylviparus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrova paruo
Flavbrova paruo
Flavbrova paruo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruedoj Paridae
Genro: Sylviparus
Specio: S. modestus
Sylviparus modestus
(Burton, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ne tipa paruedo (10 cm longa) kun ĝenerale grizeca koloro, pli hele sube kaj ĉefe en brusto. En flugiloj estas verdecaj nuancoj. Okuloj, beko kaj gamboj estas malhelgrizaj. La plej karaktera eco estas hela strio el okulo malantaŭen, kio nomigas la specion, kvankam vere ne temas pri klara flava koloro, sed nur helgrizeca. Estas specio iom simila laŭ plumaro al filoskopoj.

Ĝi troviĝas en sudorienta Azio el Himalajo al la sudorienta pinto de la kontinento (kaj ĉefe en Himalajo kaj nordorienta Barato) nome en Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Nepalo, Tajlando kaj Vjetnamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj.

Subspecioj redakti

Tiu ĉi specio havas tri subspecioj:

  • Sylviparus modestus klossi - Jabvi and Delacour, 1930, troviĝas en suda Vjetnamio.
  • Sylviparus modestus modestus - Burton, 1836, troviĝas el Nepalo kaj nordorienta Hindio ĝis suda Ĉinio, Tajlando kaj norda Laoso.
  • Sylviparus modestus simlaensis - Baker, 1917, troviĝas en okcidenta Himalajo.

Source redakti

References redakti

  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2007). Handbook of the Birds of the World. Volume 12: Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-42-2