Flavgorĝa makronikso

La Flavgorĝa makronikso (Macronyx croceus) estas specio de birdo de la familio de Motaciledoj, kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj la pipiojn, kaj en ties genro de Makroniksoj, kiuj estas afrikaj birdoj de brunecaj supraj partoj kaj tre brilkoloraj gorĝoj (el flava tra oranĝa al rozkolora).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝa makronikso
Flavgorĝa makronikso, plenkreskulo de M. c. croceus
Flavgorĝa makronikso, plenkreskulo de M. c. croceus

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Macronyx
Specio: 'M. croceus'
Macronyx croceus
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas tre rimarkinda birdo tre flava sube kaj bruneca supre. Fakte la kapo montras brunan kronon kaj tre flavan superokulan strizonon el la beko; el la okulo al la nuko estas bruna. Ankaŭ la beko estas bruna, fortika kaj larĝa ĉebaze. La gorĝo estas tre flava kaj ĉirkaŭata de nigra strio kiu ekas mallarĝe el la bekobazo, plilarĝiĝas ĉekolflanke kaj fariĝas tre nigra brustozono kun pura supra bordo kaj strieca ĉe suba bordo al ankaŭ flavaj subaj partoj. La kruroj estas rozkolorecaj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Ties natura habitato estas sekaj savanoj, subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, kaj sablaj plaĝoj.

Referencoj redakti