La Flavkapa parulio (Teretistris fernandinae) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj. Ĝi estas endemia de la okcidenta duonparto de la insulo de Kubo dum la alia ununura specio de la sama genro distribuiĝas en la mala parto de tiu insulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkapa parulio
Flavkapa parulio
Flavkapa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Teretistris
Specio: 'T. fernandinae'
Teretistris fernandinae
(Lembeye, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, kie ĝi estas komuna, ĉefe en subaj kaj mezaj tavoloj kaj pli malofte eĉ en altaj. En Kubo oni nomas ĝin kiel “chillina” [ĉijIna], tio estas “krietuletino”.

Kiel la komuna nomo sugestas, tiu specio ja havas tre flavajn kapon kaj kolon (pli helflava ĉe la gorĝareo kaj kun iomete da oliveca nuanco kape), dum la tuta resto de la korpo estas griza, iom pli hela sube kaj iom pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto. La beko estas longa, pintakra, iom subenkurveca kaj metalecgriza. En la flava kapo ege videblas tre helflava okulringo ĉirkaŭ malhela okulo. Ankaŭ la kruroj estas grizaj.

Referencoj redakti