Flavkoluma klorofonjo

La Flavkoluma klorofonjo (Chlorophonia flavirostris) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavkoluma klorofonjo
Flavkoluma klorofonjo (sube), ilustraĵo de Joseph Smit, 1886
Flavkoluma klorofonjo (sube), ilustraĵo de Joseph Smit, 1886
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. flavirostris
Euphonia flavirostris
(Sclater, 1861)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio havas verdajn kapon kaj suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn kaj kolumon, kio nomigas la specion en la komuna nomo, dum la latina scienca nomo flavirostris aludas al “flava beko”, kvankam tipe ĝi estas ruĝa; tamen en komencaj priskriboj aperis tia. Tia nomo donus en Esperanto Flavbeka klorofonjo. Beko kaj kruroj estas ruĝaj, dum rimarkindas helflava okulringo kontrasta en verda kapo.

Ĝi troviĝas en Kolombio, Ekvadoro kaj Panamo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.

Referencoj redakti