Flavnigrakapa ĉetio

La Flavnigrakapa ĉetio, Flavnigravizaĝa ĉetioFlavnigrakapa abroskopo (Abroscopus schisticeps) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, el kiuj tiu ĉi estas genro kies specioj havas olivecajn dorsojn kaj vizaĝajn markojn, krom helajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavnigrakapa ĉetio
Flavnigrakapa ĉetio
Flavnigrakapa ĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Abroscopus
Specio: A. schisticeps'
Abroscopus schisticeps
(Gray, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu orientalisa specio montras tre belan bildon en griza vizaĝo komponita nome de nigra okulareo, kie rimarkindas la tre bruna okulo, inter du tre flavaj areoj el kiuj la supra estas tre larĝa superokula strio el la frunto (kie mallarĝega griza strio separas ambaŭflankajn striojn) al la nukareo, dum la suba estas la gorĝareo; ĉiuj ĉirkaŭaj areoj, nome krono, nukareo, kolo kaj supra brusto estas grizaj kaj ege markigas la buntan vizaĝon, kio nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie schisticeps signifas “de ardezkolora kapo”. En centra brusto estas flava nuanco kiu separas ĝin el la griza ventro. La dorso kaj vosto estas olivecaj kun pli malhelaj bordoj en flugilplumoj kaj centra vosto.

Ĝi troviĝas en Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montararbaroj.

Referencoj redakti