Flavventra kanario

La Flavventra kanario (Serinus flaviventris) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ili estas loĝantaj birdoj en multe de la okcidentaj kaj centraj regionoj de suda Afriko kaj estis enmetita en la insuloj Ascension kaj Sankta Heleno.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavventra kanario

Flavventra kanario
Flavventra kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. flaviventris'
Serinus flaviventris
(Swainson, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties habitato estas karuo kaj marbordaj aŭ montaj valaj arbustaroj. Ili konstruas kompaktan tasforman neston en arbusto.

La Flavventra kanario estas tipe 13 cm longa. La maskla plenkreskulo gamas el preskaŭ tutflava plumaro en la nordokcidento de sia teritorio al striecaj, olivdorsaj birdoj sudoriente. Subaj partoj (kio nomigas la specion), pugo kaj vostoflankoj estas tre flavaj. La kapobildo plej tipe montras tre markatan kaj flavajn superokulan strion, vangan makulon kaj eĉ pli flavan mentonon inter olivecgrizaj krono, vizaĝo (orelareo) kaj mustaĉa strizono. La dorso estas oliveca kaj strieca kaj la flugiloj kaj vosto de nigrecaj plumoj kun helaj bordoj. La ino havas grizbrunajn suprajn partojn, nigrecajn flugilojn kun flavaj flugilplumoj, kaj helan superokulan strion. Subaj partoj estas blankecaj kun bruna strieco. Junuloj similas al inoj, sed havas pli markatan striecon.

Tiu specio estas facile distingebla el Mozambika kanario pro sia manko de nigraj vizaĝomarkoj, kaj sia beko malpli forta ol tiu de aliaj similaj afrikaj kanarioj de la genro Serinus.

La Flavventra kanario estas komuna kaj gregema semomanĝulo. Ties alvoko estas ĉissikĉerii, kaj la kanto estas trileca zii-zeri-ĉerju.

Referencoj redakti