Flega kunveno (lestadianismo)

(Alidirektita el Flega konvento (lestadianismo))

Flega kunveno (finne hoitokokous) en la konservativa lestadianisma movado de Finnlando en la 1970-aj jaroj estis kunveno, kiun oni devis alveni por ke oni plu estu membro de la movado. Komence de la nova jarmilo, la temo denove aperis en vasta diskuto. Multaj eksaj konservativaj lestadianoj, kiuj estis forigitaj el la movado pro flegaj kunvenoj kaj ricevis en tia kunveno longdaŭrajn traŭmatojn, postulis pardonpeton de la administrado de la konservativa lestadianismo. Pri tio oni multe skribis, ekzemple, en la oulua gazeto Kaleva, kie oni ankaŭ multe diskutis pri konservativa lestadianismo, ĉar la revuo estas eldonita en loko, kie loĝas multe da membroj de la movado. SRK, la centra asocio de finnaj pac-asocioj (maloficialaj paroĥoj de konservativa lestadianismo), komence anoncis, ke eblas ke iuj flegaj kunvenoj estis malĝustaj, sed eĉ la gvidantoj de la centra asocio ne plu povas peti pardonon ĉar la gvidantoj ŝanĝiĝis. Fine, tamen, la centra asocio petis pardonon pro la kunvenoj. Dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj konservativa lestadiano povis esti vokata al tia kunveno ekzemple ĉar la membro posedis televidilon, uzis kontraŭkoncipon, estis en luterana kirko kiam tiel predikis alia pastro ol konservativa lestadiana, apogis maldekstran partion aŭ legis iujn librojn aŭ gazetojn, kiujn SRK ne akceptis. Se tiu lestadiano ne plenumis ŝanĝi sian opinion, normale la membro estis forigita el la movado. Ekzistis ankaŭ eventuale, ke iu estis forigita, ĉar ne obeis vokon al kunveno. Tiuj forigoj peris traŭmatojn, ĉar tiuj personoj kredis, ke se ili mortos ne apartenante al la movado, ili iros al infero. Krome, forigi la maljunan membrecon estis dolora por multaj ĉar klara plimulto de iliaj parencoj kaj amikoj ankoraŭ apartenis al la movado kaj la movada direktado malpermesis al movadanoj esti en kontaktoj kun tiuj, kiuj estis eksigitaj el la movado.

Aini Linjakumpu kiu esploris multe lestadianismon, ankaŭ flegajn kunvenojn, difinis ilin "publikajn kaj devigajn paŝtistajn situaciojn, kies celo estas taksi kaj korekti aferojn rilatajn al la religia vivo de homo".

Laŭ nuntempaj informoj kaj esploristoj, la kunvenoj estis jam organizitaj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, sed ŝajne ne laŭ la skalo en kiu ili estis okazigitaj en la 1970-aj jaroj, kaj renkontiĝoj daŭre estis okazigitaj ĝis la mezo de 1980-aj jaroj.

Laŭ esploristo Miikka Ruokanen, kritikisto de la movado, la celo de la kunvenoj estis "konservi la veran doktrinon de Kristo". En la jaroj 1960–1962, la plejparto de la pastroj kaj teologoj el konservativa lestadianismo forlasis la movadon, ĉar ili forte malapogis la flegajn kunvenojn.

Laŭ esploristo Markku Ihonen, post la 1980-aj jaroj, klopodoj estis faritaj por forlasi la proceduron de traktado-renkontiĝoj. La Centra Asocio de Finnaj Pacaj Asocioj (SRK) anoncis en aŭgusto 2011, ke la reviviĝo-movado ne plu organizos flegajn kunvenojn kaj ne plu akceptos spiritan perforton. Iuj asertas tamen, ke iuj samtipaj kunvenoj en la konservativa lestadianismo oni aranĝis ankaŭ post tio. La eksa ĝenerala sekretario de SRK Tuomas Hänninen anoncis, ke li konsideras la kunvenoj bedaŭrindaj (Helsingin Sanomat 17.07.2011).