Flegistino Najira

kaŝnomo de atestantino antaŭ la usona kongreso en 1990

Flegistino Najira (angle: nurse Nayirah) estas la nomo, sub kiu la 10-an de oktobro 1990 15-jarulino atestis antaŭ la usona kongreso. Oni rifuzis konatigi ŝian identecon sub la preteksto protekti ŝian familion.

Ŝi diris, ke ŝi laboris kiel volontulino en la akuŝejo de hospitalo Al Adnan en Kuvajtio kaj vidis, ke irakaj soldatoj invadantaj Kuvajtion prenis frunaskitajn bebojn el koviloj kaj lasis ilin "sur la malvarma planko por morti". Ŝia deklaro havis grandan influon al usonaj deputitoj kaj la usona publiko; prezidento George H. W. Bush publike menciis la aferon sesfoje en kvin semajnoj, kaj sep senatanoj debate referencis al ĝi. La usona senato poste per 52 kontraŭ 47 voĉoj decidis militi kontraŭ Irako.

Je la 27-a de novembro Najira deklaris sian historion ankaŭ al la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj, kune kun plia atestanto, la kirurgo Dr. Behbehani, kiu konfirmis ĝin.

"Flegistino Najira" vere nomiĝas Niĝira al-Sabah kaj estis la filino de Saud Nasir al-Sabah, la kuvajtia ambasadoro en Usono kaj ano de la reĝa familio. Du flegistinoj el la menciita akuŝejo, Frieda CONSTRUE-NAG kaj Myra Ancog COOKE, poste deklaris, ke ili neniam vidis Najiran en tiu akuŝejo kaj ke la incidento pri la koviloj neniam okazis. Ĝin inventis Lauri J. Fitz-Pegado, vicprezidanto de la reklam-agentejo Hill & Knowlton, dungita je 11 milionoj da dolaroj de la asocio "Civitanoj por Libera Kuvajtio" (angle: Citizens for a Free Kuwait). Poste ŝi ankaŭ pretigis atestaĵojn al la Unuiĝintaj Nacioj por Invado de Irako en 2003, kiuj estis poste senvalidigitaj, kaj laboris pri la simile false aranĝita "elsavo" de Jessica Lynch dum la Iraka milito de 2003 (3-a golfa milito).

Dr. Behbehani ne estis kirurgo, sed dentisto, kaj post la milito publike konfesis, ke lia deklaro estis mensogo.

Vidu ankaŭ redakti