La Floraj Ludoj estis literatura konkurso en la okcitana lingvo establita en Tuluzo en la jaro 1323 kaj okazinta ĝis 1484. Ekde 1393 ĝis la fino de la 15-a jarcento ĝi okazis ankaŭ en Barcelono, aŭspicie de la reĝoj de Aragono.

La Floraj Ludoj de Barcelono denove stariĝis en 1859, danke al la iniciato de Antoni de Bofarull kaj Víctor Balaguer. Ilia devizo Patria, Fides, Amor (Patrio, Fido, Amo) aludis al la tri regulaj premioj: la Natura Floro (katalune: Flor Natural) aŭ honora premio, kiun oni atribuis al la plej elstara am-poemo, la Ora Englantino (Englantina d'or) al plej elstara patriotisma poemo kaj la Ora kaj Arĝenta Violo (Viola d'or i argent) al la plej elstara religia poemo. La gajinto de tri regulaj premioj estis investita Florluda Majstro (Mestre en Gai Saber). La Floraj Ludoj fariĝis mejloŝtono por la t.n. Renaskiĝo de la kataluna literaturo kaj famigis verkistojn kiel Jacint Verdaguer, Àngel Guimerà, Narcís Oller kaj Josep Maria de Segarra.

La Floraj Ludoj havis kontinuecon laŭ la tempo kaj superis multajn sortobatojn kiujn devis alfronti la kataluna kulturo. Tiel, okaze de la ĉesigo ordigita de la milita aŭtoritato (1902), la Floraj Ludoj okazis en Sant Martí del Canigó (norda Katalunio en la franca ŝtato); poste, sub la diktaturo de Primo de Rivera ili trovis rifuĝon en Tuluzo (1924) kaj en privataj domiciloj. Nur la Enlanda Milito sukcesis interrompi la historian kontinuecon de la artkonkurso; sed, ekde 1941, ili reokazis en la ekzilo, per la nomo de Floraj Ludoj de la Kataluna Lingvo, kaj ili okazis senĉese en diversaj amerikaj kaj eŭropaj urboj. La lastaj Ludoj de la ekzilo okazis en Munkeno (1977); la sekva jaro okazis denove en Barcelono kaj ili kuniĝis kun tiuj, kiuj ekde 1941, kaŝite, kaj ekde la 1971 publike, okazis en la kataluna ĉefurbo. En 1981 la barcelona magistrato faris modifojn por revigligi la Florajn Ludojn ĉefe per konsiderinda pligrandigo de la ekonomia asigno krom modernigo de la organizado, forigo de la arkaisma kaj anakronisma elekto de la Reĝino de la Floraj Ludoj. Per la ŝanĝoj enigitaj en 1992, la Floraj Ludoj integriĝis en la Semajno de la Poezio de Barcelono.

La Floraj Ludoj estis enkondukitaj en la Esperanto-literaturon okaze de la 5-a Universala Kongreso en Barcelono (1909) kaj ekde 1911 organizitaj de Kataluna Esperantista Federacio sub la nomo Internaciaj Floraj Ludoj.