Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Floreal Villar (naskiĝis en 1920 -mortis la 27-an de julio 2006) estis argentina esperantisto.

Floreal Villar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1919 (1919-11-30)
Morto 27-an de julio 2006 (2006-07-27) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En sia profesia vivo laboris kiel korektisto kaj tradukisto el la angla, en la argentina ĵurnalo CLARIN, de Bonaera urbo.

Li esperantiĝis en 1934, estis membro de UEA kaj SAT kaj dum sia tuta vivo laboris kiel instruanto kaj disvastiganto de Esperanto, kiel aktiva membro de la argentina Esperanto-movado.

Dum la hispana civilmilito, kaj dum la dua mondmilito li multe helpis al rifuĝintoj (ekz. al Lanti kaj Tibor Sekelj).

Dum multaj jaroj Floreal estis sekretario de AEA-BEA kaj AEL, redaktoro de la revuo Argentina Esperantisto, multe li verkis kaj tradukis al Esperanto (ofte sub kaŝnomoj aŭ en eksterlandaj esperantaj revuoj.

Laŭ peto de AEL li verkis Skizon pri la historia de Esperanto en Argentino kaj Aŭtobiografion..