Floresa akcipitraglo

La Floresa akcipitragloFloresa nizaglo, Nisaetus floris (iame Spizaetus floris), estas tre granda, ĝis 79 cm longa rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Plenkreskuloj havas malhelbrunajn suprajn partojn, brunan voston kun ses bendoj, blankan makulon en flugiloj videblan dumfluge, blankajn subajn partojn, kaj blankan kapon kun fajnaj brunecaj strietoj krone (multaj libroj erare ilustracias plenkreskulojn kun tre malhelbrunaj kapoj).[1] Ĝi estis tradicie traktata kiel subspecio de la Varia akcipitraglo; almenaŭ parte pro la konfuzo ĉe la vera plenkreska plumaro de la Floresa akcipitraglo, kiu similas al junulo de la Varia akcipitraglo.[1] Malkiel ĉe tiu specio, plenkreskulo kaj junulo de Floresa akcipitraglo estas tre similaj.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Floresa akcipitraglo
Floresa akcipitraglo sur indonezia poŝtmarko
Floresa akcipitraglo sur indonezia poŝtmarko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Nisaetus
Specio: N. floris
Nisaetus floris
(Hartert, 1898)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Floresa akcipitraglo estas endemia de Indonezio distribuata en arbaroj de Floreso, Lomboko kaj Sumbavo en la Malgrandaj Sundoj. Ĝi loĝas ĉefe en arbaroj, sed estis vidata en altitudoj tiom altaj kiom ĝis 1600 m.[1] La dieto konsistas ĉefe el birdoj, lacertoj, serpentoj kaj mamuloj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo ene de sia malgranda teritorio, kaptado por kaĝobirda komerco kaj persekuado pro ties kutimo kapti kokidojn, la Floresa akcipitraglo estas pritaksata kiel draste endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[2] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke restas malpli da 100 paroj.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Gjershaug, J. O., Kvaløy, K., Røv, N., Prawiradilaga, D. M., Suparman, U., and Rahman, Z. (2004). The taxonomic status of Flores Hawk Eagle Spizaetus floris. Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Forktail 20: 55–62
  2. "IUCN"

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti