Florlingvo

Florlingvo estas iel sekreta, kodita maniero esprimi sin inter amantoj (en ajna stato de amrilato) per sendo de floroj kiuj havas priaman signifon. Ties origino estis dum la mezepoko, kiam ofte la sentoj kaj ĉefe komunikoj devis nepre esti sekretaj. Nuntempe la florvendistoj klopodas revigligi tiun esprimmanieron por helpi sian negocon. Tre ofte en filmoj kun historioj kaj de pasintaj epokoj kaj de nuntempaj aperas scenoj bazitaj sur tiu kutimaro. Tiu lingvaĵo rilatas al aliaj similaj kiel tiuj pri uzado kaj movado de ventumiloj.

Blanka dianto instigas al pureco
La signifo de la miozoto estas tre konata kaj popola: ne forgesu min

Listo redakti

  • Akvolilio: "Vi estas frosteca"
  • Dianto
    • rozkolora dianto: "Mi respondas al vi jese"
    • ruĝa dianto: "Vi instigas min al amoraj sentoj"
    • blanka dianto: "Vi instigas min al puraj sentoj"
    • plurkolora dianto: "Mi plupripensos"
  • Digitalo: "Mi jam travivis seniluziiĝojn"
  • Filadelfo: memoro (eble pro ties persistemea aromo), ankaŭ "Vi ebriigas min"
  • Hedero: "Mi mortas tie, kie mi alkroĉiĝas"; t.e. eterna fideleco
  • Jasmeno: gracieco kaj eleganteco
  • Kalendulo: ĉagreno
  • Konvalo: reveninta feliĉo
  • Krizantemo: "Mia koro estas libera"
  • Lekanteto: "Ni profitu je juneco"
  • Lilio: pureco
  • Miozoto: "Ne forgesu min"
    • Mito

Dum la mezepokoj iam kavaliro kun sia amatino promenis laŭlonge de rivero. Dum la plukado de fasko da floroj li falis en la akvon pro la pezo de sia kiraso. Dum li dronis li ĵetis la faskon da floroj al sia amatino kaj kriis "Ne forgesu min". Ĉi tiu floro estas ligata al romantikismo kaj tragikeco kaj ofte estis portata de virinoj kiel signo de fideleco kaj senfina amo.

  • En aliaj lingvoj
- France: "Ne m'oublie pas; Myosotis des bois"
-Angle: "Forget-me-not"
-Germane: "Vergißmeinnicht"
-Nederlande: "Vergeet-mij-nietje"
 
Blanka narciso estas simbolo de memamo ekde grekoromia klasikismo

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti