Flosanta ventoturbino

La flosanta ventoturbino estas ventoturbino muntita sur flosanta strukturo, kiu ebligas generadon de elektro pli malproksime en la maro, kie la vento estas pli forta kaj pli neŝanĝiĝema. La produktita elektro estas sendita per submaraj kabloj al la lando. Oni povas establi unu aŭ plurajn ventoturbinojn sur sola platformo.

La unua plene flosanta ventoturbino de la mondo, Hywind, kunmuntante en Fjordo Åmøy proksime al Stavanger, Norvegio.

La komencaj investaj kostoj de la flosanta turbino estas pli grandaj ol ĉe normala turbino pro specifa flosanta konstruaĵo, ekipado per submara kablo kaj protekto de damaĝa sala marakvo. La produktita energio estas pli granda kompare al landa turbino. Sur la maro la vento pli daŭre kaj forte (pro manko de naturaj baraĵoj) efikas ol sur lando. La relokado de ventofarmoj al maro povas liberigi landan surfacon - uzeblan por aliaj celoj - kaj samtempte reduktiĝas la vida poluado.

La unua funkcianta flosanta ventoturbino estas la Hywind.

Uzeblecoj redakti

Uzeblecoj estas:

Energicentraloj redakti

Hywind redakti

La unua flosanta ventoturbino, nomata Hywind, estis konstruata ĉe Siemens, kaj estis trenita al la maro en komenco de junio 2009, kie oni ankras ĝin. La turbinon posedas StatoilHydro kaj povas produkti 2,3 megavattoj da energio. Ĝi altas 100 metrojn kaj estos testata dum du jaroj. La turbino kostis 62 milionojn da usonaj dolaroj.

Vidu ankaŭ redakti