Flower (videoludo)
Flower estas elektronika ludo kreita de thatgamecompany kaj eldonita de Sony Computer Entertainment en 2009 por la ludkonzolo PlayStation 3. Temas pri agadaventura ludo, kiu enscenigas florpetalojn portitajn de la vento. La ludanto kontrolas la venton per la movrekonsistemo de la ludilo.
Flower (videoludo) | |
---|---|
Disvolvo | thatgamecompany |
Eldoninto | Sony Interactive Entertainment |
Distribuo | Epic Games Store |
Direktoro | Jenova Chen |
Muziko | Vincent Diamante |
Platformo | PlayStation 4 |
Ĝenro | ago-aventura ludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | ludstirilo |
PEGI-klasifiko | PEGI 3 |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) |
Flower ricevis tre pozitivajn kritikojn. Ĝi estis nomumita por la Game Critics Awards en la jaro 2008 en la kategorio "plej bona originala ludo", kaj ricevis plurajn premiojn de amaskomunikiloj.
Teamo de kreintoj redakti
- Produkisto: Kellee Santiago
- Krea direktoro: Jenova Chen
- Dezajnisto: Nicholas Clark
- Ĉefinĝeniero: John Edwards
- Arta direktoro: Matt Nava, Hao Cui
- Inĝeniero: Martin Middleton, Rick Nelson
- Komponisto kaj bruisto: Vincent Diamante
- 3-dimensia artisto: Daniel Haas
- Ilustraciisto: Thomas Yamaoka, Bonnie Lui
- Scenaristo: Henry Goldberg