Flughaveno de Antverpeno

La Flughaveno de Antverpeno (Deurne) (IATA: ANR, ICAO: EBAW) estis inaŭgurita la 25-an de majo 1923 kaj sekve estas la plej malnova ankoraŭ funkcianta flughaveno de la mondo. Ĝi troviĝas 5 kilometrojn for de la urbocentro de Antverpeno kaj grandparte sur la teritorio de la antverpena distrikto Deurne.

Flughaveno de Antverpeno
internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: ANR ICAO: EBAW
Resuma informo
Lando Belgio
Regiono Flandrio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flandra Regiono
Apuda urbo Antverpeno (5 km)
Alteco 12 m
Geografia situo 51° 11′ 22″ N, 4° 27′ 37″ O (mapo)51.1894444444444.4602777777778Koordinatoj: 51° 11′ 22″ N, 4° 27′ 37″ O (mapo)
Flughaveno de Antverpeno (Belgio)
Flughaveno de Antverpeno (Belgio)
DEC
Flughaveno de Antverpeno
Flughaveno de Antverpeno
Situo de Flughaveno de Antverpeno
Map
Flughaveno de Antverpeno
Kurej-angulo 11/29
Kurej-longo 1510 m
vdr

La flughaveno estas nun ĉefe uzata por vojaĝoj al Britio (Londono, Manĉestro, Manksinsulo, Ĵersejo) kaj al Germanio (Frankfurto)[1]. La fakto, ke oni devas enlistiĝi nur 20 minutojn antaŭ la ekflugo kaj ke oni povas forlasi la flughavenon jam 10 minutojn post la alteriĝo estas unu el ĝiaj ĉefaj avantaĝoj. La flughaveno gastigas ankaŭ plurajn aviad-lernejojn, aviadklubojn kaj la muzeon pri la aerpioniroj Stampe kaj Vertongen.

En 2012 ĝi nombris 140 139 pasaĝerojn[1].

La alvenejo

Historio redakti

Ĝis la jaro 1920 la flughaveno de Antverpeno estis la tiel nomata Wilrijkse Plein (Placo de Wilrijk). Kiam la ĉirkaŭaĵo iĝis plenkonstruita, la konata piloto Jan Olieslagers serĉis terenon pli for de la centro de la urbo. Elektita estis tereno en la sudo de Deurne. La 25-an de majo 1923 ĝi estis oficiale inaŭgurita. En oktobro de la sama jaro la aviadilkonstruejo kaj -lernejo Stampe kaj Vertongen ekloĝis en Deurne. En 1928 la aviadilkompanio Sabena ekfunkciigis fluglinion inter Deurne kaj Evere kaj unu jaron poste inter Deurne kaj Hamburgo. Poste sekvis Amsterdamo, Kopenhago kaj kelkaj aliaj. En 1927 Jan Olieslagers fondis la flugklubon Antwerp Aviation Club, kiu ankoraŭ nun ekzistas kaj aktivas.

La 10-an de septembro 1930 estis inaŭgurita la flughavena konstruaĵo de arkitekto Stanislas Jasinski en modernisma stilo.

Ekzistis grandaj planoj por ekspansiigi la flughavenon, sed la Dua mondmilito ŝanĝis tiujn ideojn. Germanio dum la okupacio de Belgio uzis la flughavenon kiel startejon por siaj bombadoj de Anglio. Estis ankaŭ ili kiuj konstruis betonan alteriĝejon. Post kiam Germanio retiriĝis en 1944 la britoj okupis la flughavenon B-52 (nomo kiun donis la aliancanoj). En 1946 la tereno estis denove transdonita al Belgio, sed nur en 1947 komenciĝis novaj regulaj flugoj inter Deurne kaj Londono.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti