Flughaveno de Gjumri

Flughaveno Ŝirako (armene Շիրակ միջազգային օդանավակայան, IATA: LWN, ICAO: UDSG) estas internacia flughaveno de Gjumri kaj la provinco Ŝirako, Armenio. Ĝi situas je ĉirkaŭ 5 km de la centro de Gjumri kaj estas la dua plej granda flughaveno en la lando, post la internacia flughaveno Zvartnoco de Erevano.   La terminalo estis finkonstruita en 1982 de la arkitektoj Christophorian kaj Ruben Asratjan. Tamen, post la tertremo en 1988, la flughaveno fariĝis plejparte neatingebla kaj preskaŭ neuzata ĝis ĝi estis parte renovigita en 2004. Komence de 2006, Armenio sentis la gravecon kalkuli je dua flughaveno, kiam adversaj veterkondiĉoj signifis, ke multaj flugoj devis deturniĝi de la Internacia Flughaveno de Erevano al ĉi flughaveno. Novaj radaraj sistemoj, kiuj ebligas identigi aviadilojn ene de 400 kilometra radiuso, estis instalitaj en 2006.

La 26-an de decembro 2018, Hripsime Grigorjan, la estro de la Turismo-Komisiono, informis pri aliĝo de la Ministerio pri Ekonomia Disvolvado kaj Investoj, ke eŭropaj kompanioj kun malmultekosta prezo estas pretaj eniri la armenan merkaton.

Statistikoj redakti

Vidu fontan Wikidataman demandon kaj fontojn.