Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava

Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava (ĝis decembro de 2006 Flughaveno Ostrava-Mošnov) estas publika internacia flughaveno. Ĝi troviĝas 20 km sudokcidente de Ostrava inter municipoj Mošnov, Albrechtičky kaj Petřvald.

Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava

emblemo

flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • internacia flughaveno
IATA: OSR ICAO: LKMT
Resuma informo
Lando Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Tipo Internacia publika civila
Mastrumanto Flughaveno Ostrava, a. s.
Apuda urbo Ostrava (20 km)
Alteco 257 m
Geografia situo 49° 41′ 47″ N, 18° 6′ 40″ O (mapo)49.69638888888918.111111111111Koordinatoj: 49° 41′ 47″ N, 18° 6′ 40″ O (mapo)
Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava (Ĉeĥio)
Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava (Ĉeĥio)
DEC
Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava
Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava
Situo de Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava
Map
Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava
Retejo www.airport-ostrava.cz
vdr
Emblemo de flughaveno
Emblemo de flughaveno

Historio redakti

En la loko de la nuntempa flughaveno estiĝis unue en la jaro 1939 kampa flughaveno de la germana Luftwaffe por atako kontraŭ Pollando. Konstruado de daŭra flughavena areo komencis en la jaro 1956 kaj ĝi estis finita en oktobro de 1959. En la sama tempo estis al Mošnov aligvidita ĉiu trafiko el netaŭganta flughaveno en Ostrava-Hrabůvka. Civilan flugtrafikon certigis kompanio ČSA, parto de la flughaveno servis por armeaj celoj. La 21-an de aŭgusto 1968 surteriĝis sur la moŝnova flughaveno persekuta bombarda regimento (APIB) de la soveta tanka regimento kun aviadiloj Su-7B kaj konkeris la flughavenon. De tie ankaŭ ian tempo agadis sovetaj transportaj aviadiloj An-12. Por revolucio en 1989 la armea uzado de la flughaveno estis finita kaj trafikanto fariĝis Ĉeĥa administracio de flughavenoj. La 1-an de julio 2004 la moŝnova flughaveno estis transgvidita en proprumadon de Moraviasilezia regiono kaj ties trafikanto fariĝis kompanio Flughaveno Ostrava, a. s. En la jaro 2004 la flughaveno estis senigita de rajto de enirloko por farado de plantkuracistaj kontroloj, kiuj estis koncentritaj al flughaveno Praha-Ruzyně, kio limigis eblecon de ŝarĝtransporto de plant-nutraĵoj kaj furaĝoj. Tiu ĉi paŝo estis je propono de moravia deputito Zdeněk Koudelka forigita en la jaro 2006 per ŝanĝo de leĝo pri plantkuracista zorgo, kiam la flughaveno Ostrava kaj Flughaveno Brno-Tuřany fariĝis enirloko por farado de imperta plantkuracista kontrolo.[1] Por 320 milionoj da kronoj estis konstruita nova forflugĉambrego, kiu estis malfermita la 13-an de decembro 2006. Tiun tagon hetmano Evžen Tošenovský komune kun direktoro de Flughaveno Ostrava, a. s. ankaŭ baptis la flughavenon kiel Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava. Oni elektis el tri nomoj: Jan Amos Komenský, Leoš Janáček kaj Sigmund Freud.

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Flughaveno de Leoš Janáček Ostrava en Vikimedia Komunejo