Flugo 1549 de US Airways

Flugo 1549 de la societo US Airways devis esti flugo de aeroplano Airbus A320 15-an de januaro 2009 elde la Flughaveno LaGuardia en Nov-Jorko ĝis la Internacia Flughaveno Charlotte/Douglas en Norda Karolino kaj poste al la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma en Vaŝingtonio.

Flugo 1549 de US Airways
Homoj sur la flugiloj de la flosanta aeroplano


Homoj sur la flugiloj de la flosanta aeroplano

aviadila akcidento • ditching • flugo
Ĝenerala informo
Dato  15-an de januaro 2009
Tempo  UTC
Karaktero  Neplanita alteriĝo sur rivero[Kontrolenda lingvaĵo]
Kaŭzo  Kolizio kun birdaro kaj rompo de ambaŭ motoroj
Loko  rivero Hudsono
Geografia situo 40° 46′ 10″ N, 74° 0′ 17″ U (mapo)40.769444444444-74.004722222222Koordinatoj: 40° 46′ 10″ N, 74° 0′ 17″ U (mapo)
Flugo  Flugo 1549
Punkto de ekflugo  Nov-Jorko
Punkto de alflugo  Norda Karolino
Pereintoj  0
Vunditoj  78
Aviadilo
 Tipo  Airbus A320
Flugkompanio  US Airways
Flanka numero  N106US
Pasaĝeroj  150
Aviadilanoj  5
Postvivintoj  155
vdr

Kiam la aeroplano ĵus elflugis el la flughaveno LaGuardia por flugi al Charlotte, ambaŭ motoroj difektiĝis (laŭ Federacia Aviada Administracio, pro kolizio kun birdoj, nome aro de migranta kanadaj anseroj). La kondukistoj decidis surakvigi la aeroplanon sur la riveron Hudsono. Tio sukcesis.

Kiam la savistoj alvenis, la aeroplano dronis jam ĝis la fenestroj en la malvarma akvo. Ĉiuj 155 homoj estis savitaj.

Filmo farita de United States Coast Guard. En la Komunejo haveblas pliaj filmetoj.

Vidu ankaŭ redakti