Flugo 409 de Ethiopian Airlines

La flugo 409 de Ethiopian Airlines estis komerca flugo kiu elflugis de Bejruto, Libano, kaj ĝi celis alflugi en Adis-Abebon, Etiopio. La 25-an de januaro 2010 okazis akcidento de la aviadilo (Boeing 737-800 de Ethiopian Airlines) iom post la elflugo, falante en la Mediteraneon. La aviadilo transportis 90 personojn, inter ili la edzino de la franca ambasadoro en Libano kaj 8 aviadilanoj. La aviadilo elflugis je la 02:35 loka horo (UTC+2) kaj malaperis el la radarekrano 45 minutojn pli malfrue. Ĝi devis atingi la etiopian ĉefurbon je la 07:50 loka horo (UTC+3).

Ethiopian Airlines 409
Boeing 737-800 de Ethiopian Airlines, simila al kraŝinta


Boeing 737-800 de Ethiopian Airlines,
simila al kraŝinta

aviadila kraŝo
Ĝenerala informo
Dato  25-an de januaro 2010
Tempo  ĉ. 22:51 UTC
Karaktero  Falo sur akvon de flugnivelo
Kaŭzo  neklarigata
Loko  Mediteraneo
Geografia situo 33° 44′ 36″ N, 35° 24′ 35″ O (mapo)33.74333333333335.409666666667Koordinatoj: 33° 44′ 36″ N, 35° 24′ 35″ O (mapo)
Flugo  409
Punkto de ekflugo  Bejruto
Punkto de alflugo  Adis-Abebo
Pereintoj  90 (ĉiuj)
Vunditoj  1
Aviadilo
 Tipo  Boeing 737-800
Pasaĝeroj  90
Aviadilanoj  8
Postvivintoj  0
vdr

La aviadilo estis lokigita la tagon de la akcidento mem je 3,5 km de la marbordo de la vilaĝo Na'ameh, 15 km sude de Bejruto.

Pasaĝeroj redakti

Lando Pasaĝeroj Aviadilanoj Totalo
  Libano 51 - 51
  Etiopio 23 8 31
  Brazilo 2 - 2
  Kanado 1 - 1
  Francio 1 - 1
  Irako 1 - 1
  Rusio 1 - 1
  Sirio 1 - 1
  Turkio 1 - 1
Totalo 82 8 90