Flugo 5017 de Air Algérie

Flugo 5017 de Air Algérie (AH5017/DAH5017) estis regula internacia pasaĝera flugo de Vagaduguo al Alĝero en Alĝerio, kiu kraŝis en Malio apud la urbo Gossi la 24-an de julio 2014. La aviadialo McDonnell Douglas MD-80 kun 112 pasaĝeroj kaj 6 stabanoj, funkciigata de la hispana flugkompanio Swiftair nome de la nacia alĝeria flugkompanio Air Algérie, malaperis el la radaraj ekranoj proksimume kvindek minutojn post la ekflugo. Neniu persono supervivis.

La aviadilo

Esperanto redakti

Inter la pasaĝeroj de la kraŝinta aviadilo estis Maëna Volant, 24-jara franca esperantistino kaj membro de la komitato de JEFO el Caen, ĵusa partopreninto de kelkaj junularaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo. La prezidanto de TEJO diskonigis la informon en la asocia retpaĝo kaj oficiale kondolencis la familion la 8-an de aŭgusto 2014.[1][2][3][4]

Referencoj redakti