Flugo 626 de Yemenia Air

Flugo 626 de Yemenia Air akcidentis je la 30-a de junio 2009 super Hinda Oceano, ekfluginte el Sanao (Jemeno) al Internacia Flughaveno Prince Said Ibrahim en Moroni (Komoroj).

Yemenia Air 626
Airbus A310 de Yemenia Air


Airbus A310 de Yemenia Air

aviadila akcidento
Ĝenerala informo
Dato  30-an de junio 2009
Tempo  ĉ. 22:51 UTC
Karaktero  Falo sur akvon de flugnivelo
Kaŭzo  nekonata
Loko  Hinda Oceano
Geografia situo 11° 18′ 59″ S, 43° 19′ 37″ O (mapo)-11.31648333333343.326986111111Koordinatoj: 11° 18′ 59″ S, 43° 19′ 37″ O (mapo)
Flugo  IY626
Punkto de ekflugo  Sanao
Punkto de alflugo  Moroni
Pereintoj  152 (konfirmita)
Vunditoj  1
Aviadilo
 Tipo  Airbus 310-300
Flugkompanio  Yemenia Air
Flanka numero  7O-ADJ
Pasaĝeroj  142
Aviadilanoj  11
Postvivintoj  1
vdr

La katastrofo redakti

La 29-an de junio la aviadilo Airbus A330-200 (la flugo IY749) ekflugis el Parizo (Francio) kaj faris interan alteriĝon en Marsejlo, kie estas plej granda en Francio komunumo de komoranoj. Tie eniris la avion pliaj pasaĝeroj. Poste ĝi havis similan alteriĝon en Sanao kaj elflugis al Komoroj. La 30-an de junio je 2:30 loka tempo ĝi devis alteriĝis en Moroni. La aviadilo malaperis surde ekranoj de radaroj la 30-an de junio je 1:50 loka tempo (la 29-an de junio je 22:50 UTC), kiam ĝi troviĝas ĉ. je 50 km de marbordo, antaŭ 40 minutoj la fino de la flugo.

La loka polico informis, ke ne havas rimedojn por serĉado.[1] Tamen por tiu estis mobilizitaj civilaj kaj militistaj ŝipoj, kvankam la agadojn malhelpas malbona vetero.[2] Inter la pasaĝeroj estis civitanoj de Francio kaj Komoroj.[3] Al loko de la akcidento elflugis 2 francaj aviadiloj.[4]

Serĉado de postvivintoj redakti

Baldaŭ post la akcidento je 16-17 marmejloj de Moroni estis trovitaj rompaĵoj de la avio kaj la korpoj de tri pereintoj.[5] La 7-an de julio oficialuloj de Tanzanio informis pri la trovo ĉe la bordo de la insulo Mafia, troviĝata nord-okcidente de la loko de la falo de la aviadilo, 13 korpoj de pereintoj kaj rompaĵoj de fuzelaĝo, la foteloj el la avio ktp. Korpoj estis senditaj al ekspertizo, sed plej verŝajne tiuj apartenas al pasaĝeroj de la Flugo 626.[6][7] La 9-an de julio aperis la informo pri eltrovado ĉe sama loko de pliaj 9 korpoj.[8] La 10-an de julio oni komunikis ke restoj, pli malfrue trovitaj ĉe marbordo de Komoroj, apartenas balenoj.[9]

Malveraj esperoj redakti

Poste aperis la informo, ke la katastrofon postvivs unu 5-jaraĝa knabo.[10][11] Vespere aperis la informo, ke en la loko de la katastrofo savistoj trovis la postvivintan aviadilestron Ĥalid Haĝeb.[12][13] Yemen Post informis ankaŭ, ke jam estis trovitaj kaj rekonitaj kelkdekoj da korpoj de pereintoj.[14]

La savo de Bahia Bakari redakti

Vespere la 30-an de junio la telekompanio CBS informis, referencinte al Paŝida Abdulaĥ, la kunlaboranto de la Komora operacia centro, ke vere estis savita 12-jaraĝa junulino (unue oni informis, ke ŝi havis 14 jarojn).[15] Tiu okaziĝis Bahia Bakari, la naskiĝintino de la komunumo Niumadzaĥa (Komoroj), kiu lastatempe loĝis kun siaj gepatroj en Marsejlo, kie la aviadilo havis interan alteriĝon dum la flugo. Ŝi flugis al Komoroj kun sia patrino. Savistoj trovis la junulinon sur akvo, inter rompaĵoj kaj korpoj de pereintoj. Ŝi surhavis naĝozonon.[16] La junulino havis la brulvundojn de la genuoj, la frakturon de la klaviklo, kontuzoj laŭ tutan korpon kaj post la restado sur akvo dum 13 horoj ŝi havis grandan malvarmigon de la korpo.[17] Kiam oni ĵetis al ŝi savbuon, ŝi tiun ne povis preni. Savistoj estis devigitaj naĝi pli proksime kaj elprenis la junulinon el akvo. Tamen ŝi ekpovis paroli kun kuracistoj kaj diri sian nomon.[18] Kasim Bakari, la patro de Bahia, unue decidis flugi al Komoroj por viziti la filinon kaj atendi la malkaŝon de la korpo de sian edzinon.[19][20][21] Tamen la 1-an de julio la junulino mem alflugis en Francio, al ŝia patro. Ŝi rakontis, ke la aviadilo fordronis kaj ŝi aŭdis la kriojn de homoj.[22]

Serĉado de nigraj skatoloj redakti

La 1-an de julio je 12:30 UTC la serĉada grupo malkovris unu el nigraj skatoloj de la akcidentita aviadilo, kiu troviĝas je 40 km de marbordo de la insulo Granda Komoro (la oficiala nomo — Ngaziĝa).[23] Vespere tiun informon estis refutita — savistoj konfuzis signalojn de la akcidentaj radiosignaliloj el la disrompiĝinta aviadilo.[24] La 5-an de julio aperis la informo, ke serĉistoj detektis la signalojn de nigraj skatoloj de la aviadilo.[25] La 11-an de junio Aĥmed Abdala Mohamed Sambi, la prezidanto de Komoroj, petis Francion plifortigu serĉadon de nigraj skatoloj.[26]

La pasaĝeroj redakti

66 el 142 pasaĝeroj estis civitanoj de Francio. Inter ili estis multe da naskiĝintoj de Komoroj. En la flugo estis multe da infanoj, inkluzive 3 antaŭlernantoj, ĉar en Francio ĵus komenciĝis la lernejaj ferioj kaj infanoj revenis al hejmoj. Krome la 6-an de julio en Komoroj festos la Tagon de la sendependeco.[10] La 1-an de julio Yemenia Air permesis elpagi al familioj de pereintoj kompensojn po 20 miloj da eŭroj. Ankaŭ la flugkompanio decidis repagi flugojn al Moroni por unu ano de ĉiu familio.[27]

Kaŭzoj de la katastrofo: versioj redakti

La atestantoj vidis, kiel la aviadilo unue ekiris al alteriĝo kaj poste malaperis. "Mi vidis, ke la aviadilo alteriĝas kaj poste denove forflugas. Mi ne povis kompreni tion", — diris Humed Msejdi, la eks-ministro de defendo de Komoroj, kiu alveturis en flughaveno por renkonti la bopatrinon. "Al mi ŝajnas, ke la aviadilo ekhavis la problemojn pri la alteriĝo. Ties motoro eligis strangan bruon", — rakontis Mohamed Jahja, la eks-ĉefo de la civila aviado de Komoroj. La atentanto Musa Boina ankaŭ komunikis, ke ŝi vidis, kiel la aviadilo penis alteriĝi.[28]

Difekteco de la aviadilo redakti

El Parizo la pasaĝeroj ekflugis en moderna Airbus 330-200, tamen en Sanao ili transiris en pli malnova Airbus 310-300. La akcidentita aviadilo estis ekspluatita ekde 1990. Ekde 1999 ĝi apartenas de Yemenia Air. Ĝis momento de la katastrofo la avio havis 51,9 milojn da horoj de flugado.[10] Ĥaled Ibrahim al-Vazir, la ministro pri transporto de Jemeno, diris, ke en majo tiu aviadilo havis plenan teknikan inspektadon sub la observado de reprezentantoj de la kompanio Airbus.[11] Tamen laŭ vortoj de Dominique Bussereau, la franca ministro pri transporto, dum la inspektado, kiun okazigis la Administrejo de civila aviado de Francio en 2007, estis trovitaj kelkaj difektoj. La francaj fakuloj ne plu inspektis tiun aviadilon kaj ĝi ne plu flugis inter la avia spaco de la lando. "La flugkompanio ne estis enregistrita nigran liston, sed ĝi iĝis la objekto de la skrupula observado de nia flanko", — diris la ministro. Baldaŭ la flugkompanio devos esti kontrolita en la Komitato de sekureco de la Eŭropa Unio.[10] La 30-an junio, post la informo pri la akcidento, Antonio Taĝani, la komisaro de la Eŭropa komisiono pri transporto, proponis krei la unuecan liston de flugkompanioj, kies aviadiloj ne respondas al postuloj de la sekureco. Simila "nigra listo" jam ekzistas en Eŭropa Unio.[29]

"Kiam oni alflugas al Sanao, ĉiujn transsidigis al malgranda aviadilo. Kaj ĝenerale oni sentas sin kvazaŭ veturus en kamiono. Kiam mi flugis, mi ne sidis — staris eĉ ĝis Moroni. Pasaĝeroj eĉ ne unu fojo petis potencojn decidu demandon pri Yemenia Air. Neniu okazas! Al ni respondas: se vi volas flugi — eniru avion, se ne — serĉu alian flugon", — diris Moĥamed Ali, kies parenco flugis en la akcidentita aviadilo.[30]

Malbonaj veteraj kondiĉoj redakti

Momente la katastrofo la rapido de vento atingis 61 km hore.[29]

Reagoj redakti

La 1-an de julio naskiĝintoj de Komoroj blokis en la flughaveno Roissy-Charles-de-Gaulle (Parizo) la starton de la flugo de Yemenia Air, protestante kontraŭ malbona stato de aviadiloj de la flugkompanio.[31]

La 3-an de julio la prezidanto de Komoroj Aĥmed Abdala Sambi deklaris la nacian funebron por 30 tagoj.[32]

La 7-an de julio Yemenia Air minacis Airbus rezignos aĉetadon de 10 aviadiloj de tiu kompanio. Tion kaŭzis la multaj akuzoj al la flugkompanio kaj foresto de subteno deflanke Airbus.[33] Tamen la 14-an de julio oni eksciite ke la Eŭropa Unio ne enportis Yemenia Air en "nigran liston".[34]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. У Коморских островов нет сил на поиски А-310 Arkivigite je 2009-08-03 per la retarkivo Wayback Machine ruse
  2. На борту упавшего на Коморах самолета A-310 находились 153 человека ruse
  3. На борту упавшего возле Комор самолета были французы и коморцы ruse
  4. Лайнер рухнул в Индийский океан за 15 минут до посадки ruse
  5. Тела погибших обнаружены на месте крушения йеменского самолета А310 ruse
  6. У побережья Танзании найдены тела пассажиров йеменского самолета ruse
  7. Bodies, plane wreckage found off Tanzania-official Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
  8. К берегам Танзании прибило девять тел пассажиров аэробуса A310 ruse
  9. Останки китов приняли за тела пассажиров аэробуса A-310 ruse
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Из аэробуса выбрался лишь маленький мальчик ruse
  11. 11,0 11,1 Разбившийся йеменский А310 прошел полную проверку в мае этого года ruse
  12. Капитан разбившегося йеменского аэробуса найден живым ruse
  13. Update4: Eight Nationals known; Captian & Five Years Old Child Found Alive in Yemenia Passenger Plane Crash into Indian Ocean angle
  14. Капитан лайнера, разбившегося в Индийском океане, выжил ruse
  15. CBS опровергла информацию о спасении ребенка при крушении A310 ruse
  16. Обнаружен один из "черных ящиков" А-310, упавшего в Индийский океан ruse
  17. В телеэфире появилось первое интервью чудом спасшейся в авиакатастрофе у Комор ruse
  18. Проклятый маршрут ruse
  19. Выжившую пассажирку A310-300 выбросило из самолета при приводнении ruse
  20. Plane crash girl 'couldn't swim' Arkivigite je 2009-07-04 per la retarkivo Wayback Machine angle
  21. Yemeni jet crash survivor 'doing well' angle
  22. Как девочка выжила в катастрофе Airbus А310: эксперты ruse
  23. Обнаружен "черный ящик" разбившегося йеменского А310 ruse
  24. "Черные ящики" с разбившегося А310 перепутали с радиомаяком ruse
  25. Спасатели запеленговали сигналы "черных ящиков" йеменского аэробуса ruse
  26. Коморские острова просят помощи у Франции в поиске "черных ящиков" разбившегося авиалайнера ruse
  27. Yemenia выплатит компенсацию семьям погибших в авиакатастрофе А310 ruse
  28. А310 разбился у Коморских островов при заходе на посадку - очевидцы ruse
  29. 29,0 29,1 В катастрофе "Аэробуса" могли выжить несколько человек ruse
  30. Крушение "Аэробуса" - предсказуемая трагедия ruse
  31. Выходцы с Комор блокировали отправку самолета Yemenia Airways ruse
  32. На Коморах объявлен 30-дневный траур ruse
  33. Авиакомпания Yemenia отказывается покупать самолеты Airbus ruse
  34. Наложен запрет на полеты в ЕС почти всех авиакомпаний Казахстана Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine ruse