Fobos-Grunt (ruse Фобос-Грунт, en iuj latinliteraj lingvoj ankaŭ Phobos-Grunt, en traduko "fundo/surfaco de luno Fobo) estis rusia kosmosondilo, kiu havis la taskon veni al la surfaco de la marsa luno Fobo (ruse Фобос, latinliterigite Fobos), preni ŝtonajn specimenojn por posta laboratoria analizo, kaj sendi ĝin en malgranda revencela kosma kapsulo al la tero. La pli granda luna stacio de la kosmosondilo restu sur la luno kaj pli longan tempon ekzamenu la planedon marson kaj la lunon Fobo mem. Post sukcesa starto la 8-an de novembro 2011, la kosmostacio komence orbite cirkulis ĉirkaŭ la tero. Pro ne korekta poziciigo de la sondilo malfunkciis la transigo al ekvojo al la marso, kaj nevole la sondilo plucirkulis en la tera orbito. La 15-an de januaro 2012 la sondilo eniris la teran atmosferon kaj forbruliĝis super la orienta Pacifika Oceano. Ĝi kraŝis en la oceanon 1 250 kilometrojn okcidente de la insulo de Velingtono. Temis pri la unua rusia mars-esplora misio post la sensukcesaj Fobos-misioj kaj la malsukceso de la sondilo Mars 96 en la jaro 1996.

modelo de la kosmosondilo Fobos-Grunt