Foiro de Milano

La Foiro de Milano estas la sistemo foira de la urbo kaj de la metropola areo de Milano.

Foiro de Milano
komerca ekspozicio
Geografia situo 45° 31′ 13″ N, 9° 4′ 44″ O (mapo)45.52039.07882778Koordinatoj: 45° 31′ 13″ N, 9° 4′ 44″ O (mapo)
Lando(j) Italio vd
Sidejo Milano
Situo Rho
Foiro de Milano (Milano)
Foiro de Milano (Milano)
DEC
Foiro de Milano
Foiro de Milano
Lokigo de Milano en Italio
Map
Foiro de Milano
Fondinto(j) Gaetano Boggiali vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la moderna foirejo de Milano situas parte en Rho, parte en la najbara komunumo Pero

Evoluo redakti

Okazis diversaj ŝanĝoj pri formo kaj sidejo:

  • En 1920 la unua foiro troviĝis en la zono de la Bastioni di Porta Venezia. En 1923 la reĝa ento Ente Autonomo Fiera Internazionale di Milano certigas definitive la instalon en la zono kiu dum jardekoj estos konata kiel Fiera Campionaria, ĉe la aktuala stacio de Amendola.
  • La zono estis jam uzata en 1906 por loĝigi en Milano la Internacian ekspozicion. Tiu estis distribuita en la du sektoroj de la Fiera Campionaria kaj de la aktuala Parko Sempione. La konstruaĵoj de tiu dua lokigo estos poste malkonstruitaj.
  • En 1985 la foiro ŝanĝas sian nomon al Fiera d'aprile, sed en 1991 la kalendaro reprenas la sunjaron.
  • En 1997 oni malfermis aliajn pavilionojn en la zono Nordokcidenta, ĉe Portello (eksa areo Alfa Romeo).
  • Nuntempe, la Foiro de Milano enhavas du ekspoziciejojn situajn en areo ĉe la komunumoj de Rho kaj Pero, kaj la fieramilanocity de Portello.

Graveco redakti

Pro siaj 753.000 km² di surfaco estas la plej ampleksa foiro de Eŭropo.[1]

Fiera Milano Spa, la entrepreno kiu ekde 2000 administras la foiron, organizis, dum la jaro 2005-2006, 88 eventojn kaj vendis 2 milionojn de m². Iliaj strukturoj loĝigis 32.405 ekspoziciantoj kaj ricevis 4,5 milionojn de vizitantoj.[2].

Inter la plej famaj eventoj elstaras la ĉiujaraj Salone del Mobile (Salono de la Aŭtomobilo) kaj la Fiera dell'Artigianato (Foiro de la Metiado), inter aliaj pri maŝinoj, robotoj metalo ktp.

Historio redakti

Ĝi naskiĝis en 1906 pro la malfermo de la fervojo de Traforo del Sempione; tiam la Foiro havis du zonojn separatajn de la urbo: la aktuala zono Foiro kaj la Parko Sempione. En la pavilionoj de la unua troviĝis la partoj plej teknikaj kaj komercaj, dum en la Parco Sempione temis plie pri arto kaj scienco. Ankoraŭ nuntempe en la Parko Sempione estas la Urba Akvario de Milano, unu de la lastaj restoj de tiu Foiro.

La du separataj zonoj estis ligitaj de elektra fervojo. Nune estas nek la du partoj nek la elektra trajno.

En 1906 la Foiro de Milano loĝigis la Internacian ekspozicion. La kvartalo foira de Fieramilanocity estis parte malkonstruita (2007/2008) por havigi spacon al nova projekto de Citylife. En 2005 oni inaŭguris la projekton Rho-Pero.

Poluso Fieramilano Rho/Pero redakti

La poluso fieramilano situas en areo inter la komunumoj de Rho kaj Pero, ĉe la aŭtoŝoseo A4, ĉe la Tangenziale Ovest kaj ĉe la fervojo Milano-Torino. Ĝi estasligata al la centro de la urbo per la linio 1 de la Metroo de Milano, haltejo Rho Fiera MM. Funkcias ankaŭ la fervoja haltejo "Stazione di Rho Fiera Milano", de la Servizio ferroviario suburbano di Milano aŭ linioj S kaj baldaŭ estos grandrapida trajno.

Inaŭgurita en 2005, la projekto de la arkitekto Massimiliano Fuksas antaŭvidis ok pavilionoj kiuj havigos totalon de 345.000 m² de subtegmenta ekspoziciejo krom 60.000 m² sentegmentaj.

Tie okazis la Expo 2015.

Poluso Fieramilanocity redakti

De la eksa Fiera Campionaria restas la poluso fieramilanocity, situa en zono de Portello, en la areo nordokcidentala de la komunumo de Milano. Ĝi dividiĝas en la historia areo kaj en la areo de Portello, konstruita en la 1980-aj jaroj. La poluson atingas du haltejoj de la linio 1 de la Metroo de Milano (nome Amendola MM kaj Lotto MM) kaj de unu haltejo de la Servizio ferroviario suburbano di Milano aŭ linioj S, nome Milano-Domodossola-fiera.

La historia areo estis malkonstruita inter 2007 kaj 2008 (videblas bildoj). La areo malkonstruita havigis spacon al projekto de urba reklasigo de Citylife, kiu antaŭvidas la kreadon de tri ĉielskrapantoj kaj de granda parko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Milano Globale Arkivigite je 2007-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, resumo en itala de la OECD Territorial Review – Milano, Italio.
  2. [1], Fiera Milano Spa en ciferoj.

Eksteraj ligiloj redakti