Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido

La foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido estas tersupraĵa ekoregiono el la biomo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kiu situas laŭlonge de la suda marbordo de Nigra Maro. Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. La ekoregiono etendiĝas laŭlonge de la mallarĝa marborda strio ekde la sudorienta angulo de Bulgarujo okcidente, tra norda Turkujo, ĝis Kartvelujo oriente, kie ĝi faldiĝas ĉirkaŭ la orienta limo de Nigra Maro. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) la ekoregiono estas parto de la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono kaj de la tutmondaj 200-regiono "kaŭkazaj, anatoliaj kaj hirkaniaj mezvarmaj arbaroj".

Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Areo73 828 km² (7 382 800 ha) [+]

Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (Tero)
Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido (Tero)
Situo de la ekoregiono
Vikimedia Komunejo:  Euxine-Colchic deciduous forests [+]
vdr
Arbaro apud Nigra Maro en Strandzha (Bulgarujo)
Arbaro kun kverko en Strandhza (Bulgarujo)
Kaŭkaza abio en la turka nigra-mara regiono (Kurtbeli-Çekümbeli, Alukra-Distrikto, Giresun-Provinco).

Kun sia orienta duono la ekoregiono situas en la kaŭkaza biodiverseco-riĉaĵejo.

Subregionoj redakti

La ekoregiono estas partigita en du subregionojn. La kolĥidaj arbaroj troviĝas ĉirkaŭ Nigra Maro en Turkujo kaj Kartvelujo. La kolĥidaj arbaroj estas miksaj foliarbaroj de la nigra alno (Alnus glutinosa), la eŭropa karpeno (Carpinus betulus) kaj la orienta karpeno (Carpinus orientalis), la orienta fago (Fagus orientalis), kaj la ordinara kastaneo (Castanea sativa), kune kun ĉiamverdaj arbospecioj kiaj la kaŭkaza abio (Abies nordmanniana, la plej granda arbo en Eŭropo je 78 m), la kaŭkaza piceo (Picea orientalis) kaj la arbara pino (Pinus sylvestris).

La kolĥida subregiono havas abundan precipitaĵon kiu averaĝas 1500-2500 mm jare, kun ekstrema maksimumo de 4000 mm, kaj gastigas iujn el la klimate mezvarmaj pluvarbaroj de Eŭropo.

La pli sekaj arbaroj apud Nigra Maro troviĝas okcidente de la Melet-rivero, kaj etendiĝas tra la Bosporo laŭlonge de Nigra Maro marbordo de eŭropa Turkujo ĝis Bulgarujo. Tiuj arbaroj ricevas jare averaĝan pluvfalon de 1000 ĝis 1500 mm.

Maloftaj tipoj de biotopoj inkluzivas marbordajn sablajn dunojn kaj marĉojn.

Faŭno redakti

Iom da minacataj birdospecioj kovas aŭ travintras en la ekoregiono, aŭ migras tra ĝi. El ili : la krispa pelikano (Pelecanus crispus).

Bibliografio redakti

  • angle Gavashelishvili, A. 1996 : Birds of Georgia. Natura Caucasica, 1:1-75 angle
  • angle Guidotti, G., P. Regato, and S. Jimenez-Caballero 1986 : The major forest types in the Mediterranean. World Wildlife Fund, Rome, Italy.
  • france Quézel, P., M. Barbéro, et Y. Akman 1980 : Contribution à l’étude de la végétation forestière d’Anatolie septentrionale. Phytocoenologia, 8:365-519.

Vidu ankaŭ redakti


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj   Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj   Belgio,   Danio,   Francio,   Germanio,   Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (  Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj   Bulgario,   Grekio,   Nord-Makedonio,   Rumanio,   Serbio (  Kosovo),   Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj   Danio,   Germanio,   Pollando,   Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj   Portugalio,   Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj   Azerbajĝano,   Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj   Armenio,   Azerbajĝano,   Kartvelio,   Rusio,   Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj   Irlando,   Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj   Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj   Aŭstrio,   Belorusio,   Ĉeĥio,   Germanio,   Litovio,   Moldavio,   Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj   Nord-Koreio,   Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo   Ukrainio,   Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj   Albanio,   Bosnio kaj Hercegovino,   Kroatio,   Italio,   Montenegro,   Serbio,   Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj   Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido   Bulgario,   Kartvelio,   Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj   Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj   Andoro,   Francio,   Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj   Belorusio,   Estonio,   Norvegio,   Latvio,   Rusio,   Finnlando,   Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj   Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj   Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj   Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj   Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj   Aŭstrio,   Ĉeĥio,   Francio,   Germanio,    Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo   Irako,   Irano,   Turkio

Eksteraj ligiloj redakti