Fomboni

Ĉefurbo de Mohéli

Fomboni estas urbo de proksimume 16 000 loĝantoj de la ŝtato Komoroj, parto de la komora insularo, kaj estas la tria plej granda loĝloko de la ŝtato. La urbo situas en la nordo de la insulo Mohéli, kaj estas la insula ĉefurbo.

Fomboni
urbo
Administrado
Lando  Komoroj
Demografio
Loĝantaro 16 041 (en 2 008)
Geografio
Koordinatoj 12°17′0″N 43°45′0″O  /  12.28333°N, 43.75°O / 12.28333; 43.75 (Fomboni) (mapo)Koordinatoj: 12°17′0″N 43°45′0″O  /  12.28333°N, 43.75°O / 12.28333; 43.75 (Fomboni) (mapo)
Fomboni (Komoroj)
Fomboni (Komoroj)
DMS

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fomboni [+]
vdr

Fomboni precipe konsistas el simplaj, unuetaĝaj domoj, kiuj viciĝas ĉirkaŭ ĉefa strato. En la urbo ekzistas la sola flughaveno de la insulo, malgranda haveno kun simpla ŝipfarejo ĉe la plaĝo, poŝtejo, banko, tegmente kovrita bazaro en stilo de moskeo, ŝtata elementa lernejo, hotelo, apoteko, benzinejo, filio de la organizaĵo Alliance Française pri disvastigo de la franca lingvo, futbalejo kaj pluraj malgrandaj vendejoj kaj gastejoj.

La urba klimato estas tropika kaj oceane influata. La plej altaj temperaturoj estas inter 27 °C kaj 32 °C. Pro la situo en la suda duonglobo la plej varmaj monatoj estas decembro ĝis aprilo.