Fondaĵo por Daŭra Edukado

La Fondaĵo por Daŭra Edukado (angle: Perpetual Education Fund) estas programo de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, unuafoje anoncita de la Prezidento Gordon B. Hinckley je la 31-a de marto 2001. La misio de ĉi fondaĵo estas la disponigado de edukaj oportunecoj por mormonoj loĝantaj en areoj kun ampleksa malriĉeco kaj plibonigi ilian vivnivelon pere de edukado. Ĉi tiu programo respegulas la gravecon de la edukado ene de la Mormona Eklezio. Ĉiuj homoj (mormonoj aŭ ne) povas donaci monon por kontribui al la programo.

Fondaĵo por Daŭra Edukado
religia organizaĵo • karitata organizaĵo • fondusorganizaĵo
Komenco 31-a de marto 2001 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr