Fondumo Tolstoj

(Alidirektita el Fonduso Tolstoj)

Fondumo Tolstoj (angle Tolstoy Foundation ruse Толстовский фонд) estas senprofitcela, filantropia institucio funkcianta ekde la 15-a de aprilo 1939 en Valley Cottage, kantono Rockland, Nov-Jorkio, Usono. Ĝin establis Aleksandra Tolstaja (plej juna filino de Leo Tolstoj) kaj ŝia amikino Tatiana Schaufuss, kiuj ambaŭ militservis en la Rusa armeo dum la Unua mondmilito kiel flegistinoj.

Fondumo Tolstoj
karitata organizaĵo
Komenco 1939 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Valley Cottage
Fondinto(j) Aleksandra Tolstaja vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Filino Aleksandra kaj patro Leo Tolstoj en 1910

La misio de la funduso estis helpo al enmigrintoj de rusa origino por veni al Usono kaj adaptiĝi por tieaj vivkondiĉoj. Inter ceteraj mecenatoj estis multaj elstaraj reprezentantoj de la rusaj kulturo kaj scienco, kiel ekzemple komponisto Sergej Rachmaninoff, konstruisto de aviadiloj Igor Sikorski, piloto Boris Sergievski k.a., kiuj grave monoferis por ĝi.

Komence la fondumo ne havis propran oficejon necesan por fruktodona laboro. Serĉante ĝin la amikinoj en 1941 konatiĝis kun malsana s-rino Reed, kiu decidis okazigi sian malavaran kontribuon por realigo de noblaj, filantropaj celoj kaj fakte donacis (reale vendis kontraŭ simbola prezo 1$) sian bienon (Reed Farm) en la vilaĝo Valley Cottage, Nov-Jorkio, kies areo okupis 70,0 akreojn (ĉ. 28,4 hektarojn).

Sufiĉe granda farmobieno helpis al multaj rusaj rifuĝintoj dum la Dua mondmilito kaj poste trovi sian lokon en la usona socio. Tie estis hejmo por orfoj kaj infanoj, kies gepatroj estis devigitaj provizore forlasi ĝin serĉante laborejon. En la bieno estis ankaŭ somera tendaro por infanoj, kiu ekzistis ĝis 1968. Tiam en la loko de la tendaro estis konstruita kadukulejo funkcianta ĝis hodiaŭ.

La honora prezidanto de la Tolstoj fondumo estis la 31-a prezidento de Usono Herbert C. Hoover, kiu ekde ĝia establo en 1939 ĝis sia morto en 1964 multe kontribuis por ĝia fruktodona funkciado.

Komence de la 21-a jarcento oni kalkulis, ke la fondumo diversgrade helpis al 500.000 personoj kaj eĉ savis vivojn de multaj mizeruloj, senhejmuloj ktp.

Eksteraj ligiloj redakti