Fontainebleau

komunumo en la departemento Seine-et-Marne de Francio

Fontainebleau [fõtɛnˈblo], en Esperanto Fontanbelo[1] (historie: fontaine belle eau, do "fontano de bela akvo"), estas urbo de Francio en la Pariza regiono (Île-de-France). La historia urbo situas 65 kilometrojn sude de Parizo kaj estas sidejo de subprefektejo de la departemento Seine-et-Marne. La plej konata eco de la urbo estas la lokiĝo en ties teritorio de la Kastelo de Fontainebleau kiu estis dumlonge sidejo de la reĝoj de Francio.

Fontainebleau
Fontanbelo
komunumo
Kastelo de Fontainebleau
Blazono
Oficiala nomo: Fontainebleau
Regno Francio Francio
Regiono Francilio
Departemento Seine-et-Marne ties subprefektejo
Kantono Fontainebleau ties ĉefurbo
Arondismento Fontainebleau ties ĉefurbo
komunumaro Fontainebleau Avon
Situo Fontainebleau
 - koordinatoj 48° 24′ 35″ N 02° 42′ 9″ O / 48.40972 °N, 2.70250 °O / 48.40972; 2.70250 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 150 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 42 m s. m.
Areo 172,05 km² (17 205 ha)
Loĝantaro 15 411 (2008)
Denseco 89,57 loĝ./km²
Urbestro S-ro Frédéric Valletoux
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 77300
INSEE 77186
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Situo de Fontainebleau kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Fontainebleau
Retpaĝo: www.fontainebleau.fr
Laŭloka nomo : bellifontain

Partneraj urboj redakti

Galerio redakti

Fontanbelo kaj la Esperanto-movado redakti

La arbaro de Fontanbelo ankaŭ estas grava loko en la kulturo de parizregionaj SAT-anoj. Lanti ŝatis tie promeni, kelkaj SAT-anoj tie kunvenis kaj kaŝe kantis la Internacion dum la Dua Mondmilito, kaj almenaŭ du SAT-anoj, Bubo (François Paquier) en 1939 kaj Johan-Luko Berĝono en 1994, tie pendumis sin. Pri Berĝono eblas legi poemon aludantan la eventon ĉi tie Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.[2]

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-16. Alirita 2011-12-05.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti