Fontano

konstruaĵo, kiu elĵetas akvon

Fontano (itale fontana el la latina aqua fontana = fontakvo, diference de aqua pluvialis = pluvakvo) estas konstruaĵo kun speciala tubaranĝo, por alten ŝprucigi la akvon kaj tiel ornami placon, parkon k.s. (PIV).

Fotokunmetaĵo de diversaj fontanoj famaj
Internacia fontano en Seatlo
Fontano
Fontano, Melaka, Malaysia.
Aŭdu la ŝprucon de akvo el fontano.

Laŭ Francisko Azorín Fontano estas Loko aŭ konstruaĵo el kiu artefarite elfluas akvo.[1] Li indikas etimologion el latina fontana el fons, fontis (fonto). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fontanisto, por Metiisto sin okupanta pri fontanoj k. akvoprovizado; fontanistejo.[2]

Priskribo redakti

La akvo refalas en konkegon nomatan vasko, en kiu ofte troviĝas statuoj, ekz. de nimfoj, Pozidono, pisantaj knabetoj k.s.

La fontanoj estis konstruataj en urboj sur publikaj lokoj, facile alireblaj, kie la loĝantoj povis preni akvon en la tempoj, kiam en la domoj ne estis akvoduktoj. Kiel utila kaj bela ornamo de la urbo ili estis konstruataj tre multekoste kiel daŭra memorindaĵo, la fontano estis eĉ prestiĝa afero.

Nun la fontanoj servas precipe kiel ornamaĵo kaj historia fierindaĵo de la urboj. La figuroj kaj la vasko povas esti faritaj el fero, marmoro, granito, sabloŝtono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 75.
  2. Azorín, samloke.