La fonua lingvo (fonue Fon gbè, lingvo (gbé) de la fonua popolo, Fon nu) estas parto de la gbea lingvaro kaj apartenas al la volta-niĝera ero de la niĝerkonga lingvaro. La fongbea lingvo estas parolata precipe en la ŝtato Benino fare de proksimume 1,7 milionoj da parolantoj. Kiel la aliaj lingvoj el la gbea lingvaro temas pri analiza lingvo, kies baza vortordo havas la sinsekvon Subjekto Verbo Objekto. La fonua lingvo estas skribita per la Internacia Fonetika Alfabeto.

Fonua lingvo
Fongbe
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: violas la regionoj de la fonua lingvo
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]:

violas la regionoj de la fonua lingvo

lingvo • moderna lingvo
Gbea lingvaro
Parolata en Benino
Parolantoj 1 935 500
Denaskaj parolantoj proksimume 1,7 milionoj da homoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantik-konga lingvaro
Voltakonga lingvaro
Kvaa lingvaro
okcidenta
Gbea lingvaro
Fonua lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 hwl
  ISO 639-3 fon
  SIL HWL
  Glottolog fonn1241
Angla nomo Fon
Franca nomo fon-gbe
vdr

La kotafonua lingvo estas parto de la fonua lingvo.

Seminario pri fonua lingvo kaj Esperanto redakti

De la 18-a ĝis la 23-a de januaro 2015 la NRO Scio Sen Bariloj (SSB) organizis seminarion por virinoj en Kotonuo, Benino. La enhavo havis tri partojn: enkonduko al la skribado kaj legado de la fonua lingvo, enkonduko al Esperanto, virina kapabligo en gvidaj roloj. Instruis Privas Tchikpe, Mireille Grosjean, Ladislas Tande kaj Christophe Hounto-Ada. Partoprenis 11 junaj virinoj.

De la 23-a ĝis la 27-a de februaro 2015 okazis dua tia staĝo kun la sama enhavo triaksa. Partoprenis 15 junaj virinoj. Subtenis mecenatoj kaj ILEI.

De la 28-a de oktobro 2019 ĝis la dua de novembro 2019 okazis laŭ la sama skemo la sama kurso kun la nomo SEVI 3 organizita de Scio Sen Bariloj. Ĝi akceptis 20 junajn virinojn. En 2020 okazis SEVI 4 kaj SEVI 5.

Notoj redakti

  1. laŭ Capo 1988 kaj 1991

Eksteraj ligiloj redakti